Distrikto Galicio - germane Distrikt Galizien, pole Dystrykt Galicja, ukraine Дистрикт Галичина - inter la jaroj 1941 kaj 1944 estis la nomo de teritorio de la historia regiono Galicio en tiu periodo kadre de la Dua Mondmilito okupita fare de Tria Regno, sed ne integrita en la teritorion de la tiel nomata Grandgermana Regno.
La teritorio ĝis la jaro 1939 estis parto de la Dua Pola Respubliko, kaj post la 17-a de septembro 1939 pro la Pakto Ribbentrop-Molotov kaj ties sekreta aldona protokolo estis konkerata fare de Sovetunio. Post la atako de Germanio al Sovetunio kaj la tiel komenciĝinta "Granda patriota milito", ekde junio 1941 Wehrmacht konkeris la regionon. La 1-an de aŭgusto 1941 ĝi ricevis sian germanan-nazian okupacian administradon kaj iĝis parto de la "Ĝenerala Gubernio", aldone al la jam antaŭe kreitaj aliaj distriktoj de la Ĝenerala Gubernio, nomataj Krakau (Krakovo), Lublin (Lublino), Radom kaj Warschau (Varsovio).
18.08.42: Heinrich Himmler deklaris, ke de la distrikto Galicio oni deportis al trudlaboro en Tria Regno jam 265 mil laboristojn
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Distrikto Galicio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.