Die Ärzte ( germane por La Kuracistoj) estas krom Die Toten Hosen unu el la plej famaj punkrokaj muzikgrupoj el Germanio.
Die Ärzte | |
---|---|
Die Ärzte en Kolonjo en 1998 | |
Bazaj informoj | |
Deveno | Berlino, Germanio |
Ĝenroj | Poppunko, Punkroko |
Aktivaj jaroj | 1982 — 1988, 1993 - ... |
Eldoninto | Vielklang Musikproduktion CBS (Columbia Records) Hot Action / Universal Music Group |
Retejo | bademeister.com |
Ili ekigis sian aktivecon komence de la 1980-aj jaroj. La du fondaj membroj Farin Urlaub kaj Bela B. Felsenheimer ankoraŭ hodiaŭ apartenas al Die Ärzte, dum Sahnie post la unuaj muzikalbumoj forlasis la grupon. Nova basisto iĝis Hagen Liebing. Sed je la tiama kulmino de sia sukceso en 1989, la grupo malfondiĝis. Sekvis kvarjara paŭzo dum kiu – pro la enorma populareco – reaperis malnovaj kantoj el elĉerpitaj diskoj sur KD.
En 1993 Die Ärzte revenis kun la tria kaj ĝisnuna basisto Rodrigo Gonzales, kiu ankaŭ fojfoje kantas. La sono de la muziko rimarkeble malmoliĝis kompare al pli fruaj verkoj. Ĉiukaze ekde tiu tempo la grupo spertis eĉ pli multan sukceson ol antaŭe. La kulmino estis la kanto Männer sind Schweine ("Viroj estas porkoj") en 1998, kiu iĝis konata eĉ iom ekster la germanlingva mondo. En la jaro 2002 Die Ärzte surbendigis albumon kadre de "MTV nekonektita" – kiel tria germanlingva grupo entute, post Herbert Grönemeyer kaj Die Fantastischen Vier.
En Esperantujo, la grupo La Kuracistoj reludas kantojn de Die Ärzte kun esperantigitaj tekstoj. Krome Stephan Schneider verkis Esperanto-version de la kanto "Punk ist..." kun la nomo "Esperanto 'stas".
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Die Ärzte, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.