Cuernavaca estas urbo de Meksiko, kiu funkcias kiel la ĉefurbo de la subŝtato Morelos.
Cuernavaca | |||||
---|---|---|---|---|---|
loĝlokoj de Meksiko | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 62000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 338 650 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 240 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 99° 14′ U 18.918611111111-99.23416666666718° 55′ N, 99° 14′ U [+] | ||||
Alto | 1 510 m [+] | ||||
Areo | 151,2 km² (15 120 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Cuernavaca [+] | |||||
Diversaj indiĝenaj triboj vivis en la areo kie la urbo situas ekde la 12-a jarcento. Cuernavaca estis fondita iam ek de tiam ĝis la konkero de Meksiko fare de Hispanio en la 16-a jarcento. Sojle de la hispana konkero, Cuernavaca jam estis granda, riĉa kaj fortika urbo.
Malgraŭ ĝia grandeco kaj fortikaĵoj, hispanaj trupoj, sub la gvidado de Gonzalo de Sandoval (komandita de Hernán Cortés ), okupis Cuernavaca ĉirkaŭ la jaro 1520. La hispanoj komencis ekloĝi en Cuernavaca plurajn jarojn poste.
En 1824, post la Meksika Milito de Sendependeco, Meksiko estis dividita en subŝtatojn kaj Cuernavaca estis elektita por esti parto de subŝtato Estado de México. En 1834 Cuernavaca ricevis oficialan urbostatuson. En 1869 la ŝtato Morelos estis kreita, kaj Cuernavaca estis elektita por esti ĝia ĉefurbo.
Pluraj universitatoj kaj altlernejoj funkciigas en la urbo, inkluzive de la Aŭtonoma Universitato de la Ŝtato de Morelos.
Cuernavaca estas servata de la Internacia Flughaveno General Mariano Matamoros, kiu estas 16 kilometrojn for de la urbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cuernavaca, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.