Figfolia Melono

La figfolia melono (Cucurbita ficifolia) estas plantospecio al la familio de la Kukurbacoj (Cucurbitaceae).

Ĝi estas unu el la kvin kultivataj kukurbo-specioj, sed unu kun malgrava signifo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
figfolia melono
Figfolia Melono
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Kukurbaloj Cucurbitales
Familio: Kukurbacoj Cucurbitaceae
Genro: kukurbo Cucurbita
Specio: C. grandis
Cucurbita ficifolia
BOUCHÉ
Aliaj Vikimediaj projektoj
Figfolia Melono
Figfolia Melono
vdr

Priskribo

La figfolia kukurbo estas rampanta aŭ grimpanta unujara planto. Ĝi ne havas reyervajn radikojn. La tuta planto estas harenhava, kaj en la vegetativaj partoj ĝi havas pikilojn. Ĝi havas plej ofte kvin tigojn kiuj estas iomete eĝaj. La folioj havas pedunklojn de 5 ĝis 25 cm longeco. La foliplato estas ov-korforma ĝis preskaŭ ronda. La surfaco povas havi blankajn makulojn. La folio havas tri ĝis kvin rondajn iomete pintajn lobojn. La folirando estas denteca. La grimptigoj estas tri- kvar-partaj.

La floroj staras unuope en la foliakseloj. La maskla floro havas longajn pedunklojn, sonorilforman kalikon de 5 ĝis 10 mm longeco kaj larĝeco. La korolo estas sonorilforma kun larĝa bazo. Ĝi longas 6 ĝis 12 cm kaj estas flava ĝis malintense oranĝa. La inaj floroj havas tri ĝis kvin cm longan pedunklon. La karpelo estas ovforma ĝis elipsa. La sepaloj estas kelkfoje verdaj kaj foliformaj, la korolo estas iomete pli granda ol ĉe la maskla floro.

La frukto estas ronda ĝis ovala-elipsa. Ekzistas tri koloroj: hele aŭ malhele verda kaj kun aŭ sen linioj aŭ blankaj strioj, kun blankaj makuloj; blanka, kremblanka kaj karne blanka. La malmola fruktŝelo estas 3 - 5 mm dika. La gusto estas iomete dolĉeca, sed sen propra gusto. Ĝi enhavas malmulte da vitaminoj kaj mineraloj, respektive karbonhidratoj kaj preskaŭ neniun β-karotinon. La semoj estas ovalaj-elipsaj kaj plataj kaj havas mezuron de (15 ĝis 25) x (7 ĝis 12) mm. La malhelbrunaj ĝis nigraj aŭ kremblankaj semoj estas disigitaj en la tuta fruktkarno. Ili enhavas multe da oleo kaj proteinoj. Maturaj fruktoj povas esti stokataj plurajn jarojn.

Disvastigo kaj ekologio

Kiel ĉe la aliaj kukurboj, ĝi hejmiĝas en Ameriko. La verŝajna regiono de origino estas la altebenaĵo de Meksiko aŭ la Andoj. La specio estas konata nur kiel kultura planto, naturaj formoj ne estas konataj. La regiono de kultivado etendiĝas de norda Meksikio ĝis Argentino kaj Ĉilio. En la 16a aŭ 17a jarcento la specio atingis Hindion kaj Francujon kaj Portugalujo. De tie ĝi atingis Japanujon, la Filipinojn kaj aliajn landojn.

Sistematiko

Ĝis nun ne ekszistas komercaj kultivaroj. Ĝi ne estas interkrucebla kun aliaj kukurboj.

Kultivado

La kultivado okazas en la regionoj inter 1000 ĝis 3000 m super marnivelo. La multigado nur okazas per semoj.

Uzado

Figfolia Melono 
sukermelono greftita sur figfolia kukurbo.

Nematuraj fruktoj estas manĝataj kuirite kiel legomo. La maturaj fruktoj povas esti uzataj por fari dolĉaĵojn kaj refreŝigajn kaj alkoholaj trinkaĵojn. Ankaŭ la semoj estas manĝeblaj. En la regiono Chiapas el ili kaj mielo oni faras „palanquetas“, nome regiona dolĉaĵo.

En Meksikio junaj ŝosoj kaj floroj estas uzataj kiel legomoj.

La figfolia melono estas rezista kontraŭ mikozo Fusarium. Tial la planto taŭgas kiel baztrunko por la greftado de diversaj kukurbacoj. Tre ofte oni greftas kukumojn por kultivado en plantdomoj sur la figfolia kukurbo.

Literaturo

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

listo de legomoj

Tags:

Figfolia Melono PriskriboFigfolia Melono Disvastigo kaj ekologioFigfolia Melono SistematikoFigfolia Melono KultivadoFigfolia Melono UzadoFigfolia Melono LiteraturoFigfolia Melono Eksteraj ligilojFigfolia Melono Vidu ankaŭFigfolia MelonoKukurbacoj

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

ISO 4217Universala Tempo KunordigitaIndonezioNudecoTagoj en historioVojaĝo al KazohinioTajlanda suna kalendaroRuĝa Listo de la Monda HeredaĵoPoŝtkodoSantiago del Monte (stacidomo)PenisoICICI BankFilozofio de MezepokoListo de lingvoversioj de VikipedioBukakoAĉaĉarioSun RaVikidatumojMelkadoFilmfestivaloTendenceAlgoritmoMemoro de la MondoNelson MandelaUsonoSalvia hispanicaAustin FX4Baza enspezoCarreño23-a de septembroLa ŝtona urboMarie-AntoinettePoezioHentajoFarmacioUnuiĝinta ReĝlandoTrafikakcidentoTeroSpringeMaroon 5Dua MondmilitoŜakoEsperanto-movado en SvedioSamseksemoyu0kcJosif StalinGrupo WagnerM86Rikoltado de pluvakvo en la SaheloKromosomo27-a de septembroMelosa Venuso1095Bayer 04 LeverkusenInsulo de la RozojAb urbe conditaIrlando🡆 More