Csaba Káel , laŭ hungarlingve kutima nomordo Káel Csaba estis hungara reĝisoro, produktoro.
Csaba Káel | |
---|---|
Csaba Káel | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de junio 1961 (62-jaraĝa) en Miskolc |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro |
Csaba Káel naskiĝis la 8-an de junio 1961 en Miskolc.
Csaba Káel akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1986, post 3 jaroj reĝisoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo. Liaj plej gravaj altlernejaj instruistoj estis Károly Makk, István Szabó (filmreĝisoro), Gyula Gazdag, Elemér Ragályi kaj György Illés. Post siaj studoj li laboris en filma studio, sed en 1990 li partoprenis en kurso en Londono. En 1991 li fondis kun iu filmproduktan firmaon, kiu respondecis pri kampanjoj de Fidesz inter 1994 kaj 2002. En 2005 la firmao ĉesis pro granda ŝuldo. En 2005 li iĝis arta konsilisto de Palaco de Artoj, en la sekvanta jaro li ekinstruis en akademio. Ekde 2011 li estis gvidanto de la Palaco de Artoj. Li partoprenis en produktoj de reklamaj filmoj (resume pli ol 400) kaj operaj spektakloj (ĉirkaŭ 40). Li ricevis premiojn ekde 1991, pli valorajn en 2018 (Honora legio) kaj 2020 (premio Kossuth). Li havas edzinon, kiu naskis trifoje.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Csaba Káel, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.