Cistoforo (Cystophora cristata, el kio ankaŭ krestofoko) estas granda foko kiu troviĝas nur en centra kaj okcidenta Norda Atlantiko, kun teritorio el Svalbardo oriente ĝis la Golfo Sankta Laŭrenco okcidente.
Tiuj fokoj estas tipe arĝent-grizaj aŭ blankaj, kun nigraj punktoj kiuj varias laŭgrande kovrante plej el ĝia korpo. La fokidoj estas konataj kiel "bludorsuloj" ĉar iliaj manteloj estas blue-grizaj dorse kun blankecaj ventroj, kvankam tio ŝanĝas post 14 monatoj pro mudo.
La genra nomo Cystophora signifas "vezik-portanto" en greka (vezikulo), pro la malkutima seksa ornamaĵo de la specio – pekuliara ŝvelebla veziko sur lakapo de maskla plenkreskulo. Tiu veziko pendas inter la okuloj kaj suben super la supra lipo en neŝvela stato. Krome, la cistoforo povas ŝveligi grandan balonecan sakon el unu el siaj naztruoj. Tio estas farita fermante unu el la naztruaj valvoj kaj ŝveligante membranon, kiu tiam elstariĝas el la alia naztruo.
Masklaj plenkreskuloj estas 2.6 m longaj averaĝe, kaj pezas 300–410 kg. Seksa dimorfismo estas evidenta el nasko ĉar inoj estas multe pli malgrandaj: 2.03 m longaj kaj pezas 145–300 kg. La koloro estas arĝenteca; la korpo estas dise markita per malhelaj, neregulaj markiloj. La kapo estas pli malhela ol la cetero de la korpo, kaj sen markiloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cistoforo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.