Sankta Cirilo de Aleksandrio (n.
en Aleksandrio, ĉ. 370/3 - m. samurbe en 444) estis greklingva romia religiulo el la nuna Egiptio, konkrete en la tiutema romia kaj ekde la jaro 395 bizanca provinco Aegyptus respektive Αίγυπτος. Li funkciis kiel kristana Patriarko de Aleksandrio ekde 412 ĝis la forpaso.
Sankta | |||||
Cirilo de Aleksandrio | |||||
---|---|---|---|---|---|
Patriarko de Aleksandrio | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | ĉ. 370/3 en Al-Mahalla al-Kubra | ||||
Morto | 444 en Aleksandrio | ||||
Religio | ortodoksismo vd | ||||
Lingvoj | antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | Papo de Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio • kleriko vd | ||||
| |||||
Patriarko de Aleksandrio | |||||
Dum | 412 ĝis 444 | ||||
Antaŭulo | Teofilo de Aleksandrio, lia onklo | ||||
Sekvanto | Dioskoro de Aleksandrio | ||||
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio | |||||
Honorata en | Katolika Eklezio, Ortodoksa Eklezio, Kopta Eklezio | ||||
Festotago | 27-a de junio (katolikoj) 9-a de junio kaj 18-a de januaro (ortodoksoj) | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Cirilo estis nevo de la potenca kaj influa episkopo Teofilo, li akompanis sian onklon al la Sinodo de la Anzino (403) kiu elpelis al Johano Krisostomo, al kiu li poste sukcedis en la aleksandria seĝo en 412). Multaj oponiĝis al lia nomumado, eble pro lia forta karaktero kaj lia akra regemo. Lia episkopa regado karakteriziĝis pro la premo kontraŭ la judoj, paganoj kaj aliaj kristanaj grupoj, ankaŭ pro liaj disputoj kontraŭ la imperia aŭtoritato kaj la batalo por la regado en la Patriarkato de Konstantinopolo.
Liaj verkaĵoj atestas pri lia ampleksa kono, krom la Biblio de la ekleziaj verkistoj, de la nekristanaj aŭtoroj de tiu epoko. Verŝajne dum tempo retiriĝis al la dezerto, kie ricevis de la monaĥoj, la edukadon kiel asketo, laŭ dedukto de la kvar leteroj kiun verkis Isidoro de Pelusio. Li estas konsiderata sanktulo de la Eklezioj Romkatolika, Ortodoksa kaj Kopta.
En 1882 Cirilo estis proklamata Doktoro de la Eklezio fare de la Papo Leono la 13-a, kiu ankaŭ samtempe doktorigis alian gravulon de la eklezio: Cirilo el Jerusalemo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cirilo de Aleksandrio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.