La Cinamoventra formikulo (Myrmecocichla cinnamomeiventris) estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro de Formikuloj, kiu enhavas naŭ speciojn de nigrecaj birdoj kiuj manĝas insektojn, sed ĉefe formikojn, de kio devenas la nomoj popola kaj scienca.
Ĝi estas konata ankaŭ kiel Mokema formikulo, ĉar imitemas aliajn speciojn per voĉo.
Cinamoventra formikulo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cinamoventra formikulo, masklo Cinamoventra formikulo, ino | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Myrmecocichla cinnamomeiventris (Lafresnaye, 1836) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Ĝi estas nigreca birdo, kiu estas pli nigra en flugiloj kaj vosto, kaj nigreca ne nur en supraj partoj sed ankaŭ en kapo kaj busto kiu finas en klara limo al tre ruĝoranĝa al cinamokolora ventro kio nomigas la specion en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie cinnamomeiventris signifas “kun cinamokolora ventro”. Ili povas montri ankaŭ blankan makulon en ŝultro.
Ĝi troviĝas en Benino, Bocvano, Burkino, Burundio, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Ganao, Gvineo, Kenjo, Lesoto, Malavio, Malio, Maŭritanio, Mozambiko, Niĝerio, Ruando, Senegalio, Sudafriko, Sudano, Suazilando, Tanzanio, Togolando, Ugando, Zambio kaj Zimbabvo. Ties natura habitato estas seka savano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Cinamoventra formikulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.