Chillán estas urbego, universitata urbo kaj diocezo en Ĉilio, en regiono Biobío kuŝanta en la fekunda centra valo.
Chillán estas la ĉefurbo de provinco Ñuble.
Chillán | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ĉilio • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 164 270 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 269 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 72° 6′ U -36.6067-72.103336° 36′ S, 72° 6′ U [+] | ||||
Alto | 124 m [+] | ||||
Areo | 38,48 km² (3 848 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chillán [+] | |||||
Chillán situas preskaŭ en geografia centro de la lando. Koncepciono troviĝas 87, Talcahuano 90, Temuco 241, Rancagua (Ĉilio) 298, ’’’Santiago de Ĉilio’’’ 374, Valparaiso 398, Viña del Mar 403, Puerto Montt 546, Coquimbo 743, La Serena (Ĉilio) 749, Antofagasta (urbo) 1450, Iquique 1832, Punta Arenas 1843, Arica 2023 km.
Chillán estis fondita en 1580. Dekomence ĝi estis riĉa agrikultura regiono. La urbo estis movita en 1835 norde kaj rekonstruita post detruo de tertremo. En 1939 la katastrofa tertremo mortis 30,000 homojn. Pli nova tertremo okazis en 2010.
Chillán estas nun komerca centro por la ĉirkaŭa agrikultura regiono (vinberoj, fruktoj, grenoj, legomoj kaj brutaro). En la urbego funkcias mueliloj kaj oni produktas ŝuojn.
Chillán estas konektita al la ĉefurbo kaj al nordo per moderna aŭtovojo kaj rekonstruita fervojo. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. La flughaveno estas dediĉita al aparta komerca kaj milita aviadoj.
Chillán havas mediteranean klimaton. La averaĝa temperaturo estas 15 °C, sed tio varias ekstreme inter – 6 - 38 °C. Inter aprilo-novembrofoje frostas. Jare pluvas po 1128 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-junio.
En Chillán naskiĝis nacia heroo Bernardo O'Higgins.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Chillán, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.