Antofagasta aŭ Antofagasto estas havenurbo, universitata urbo kaj episkopejo en norda Ĉilio, je ĉirkaŭ 700 mejloj norde de Santiago.
Estas la ĉefurbo kaj de Antofagasta Provinco kaj Antofagasta Regiono. En Ĉilio ĝi estas konata ’’Perlo de la Nordo’’ por sia historia kaj ekonomia graveco.
Antofagasta | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo en Ĉilio • urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 1240000 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 348 517 (2017) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 210 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 70° 24′ U -23.646388888889-70.39805555555623° 39′ S, 70° 24′ U [+] | ||||
Alto | 40 m [+] | ||||
Areo | 56,12 km² (5 612 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-04:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Antofagasta [+] | |||||
Antofagasta situas laŭ la marborda ebenaĵo ĉe Atacama. Viña del Mar troviĝas 1047, Valparaiso 1052, Santiago de Ĉilio 1090, Koncepciono 1448, Punta Arenas 328 km.
Oni trovis nitraton en 1866, tio faris la lokon tuj signifa areo. La regiono ĝis 1879 apartenis al Bolivio. Komence la haveno havis la nomon ’’La Chimba’’, en 1872, ’’Puerto Mayor’’, fine Antofagasta. En 1879 Ĉilio okupis la plenan regionon. En 1905 rekompence Ĉilio konstruis fervojon inter Antofagasta kaj Bolivio, kiun nature Bolivio profitis. En 1991 sismo okazis. Post la 1-a mondmilito prezoj de la nitrato falis, sekve la loĝantaro malpliiĝis.
Ekonomio de Antofagasto estas plejparte bazita sur minado de kuproj, nitratoj kaj jodoj, sulfuroj, krome menciindas rafinado kaj ŝipfarado.
Antofagasto havas vojojn al nordo, sudo kaj interno de la lando. Ĝi estas ligita per fervojo al la minoj, Bolivio kaj Argentino. La urbego havas internaciajn flughavenon kaj havenon.
Antofagasto situas en dezerta klimato kun abunda nubeco. La temperaturo estas stabila por la plej granda parto de la jaro. La meza jara temperaturo estas 17 °C . La plej malvarma monato estas julio (12 °C). Jare pluvas resume nur 4 mm. Tamen okazis inundoj en 1925, 1930, 1940, 1982, 1987, 1991.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antofagasta (urbo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.