La Reĝa Aerarmeo (angle Royal Air Force, RAF, kimre Yr Awyrlu Brenhinol) estas la aerarmeo de Unuiĝinta Reĝlando (mallonge Britio), kiu estas la plej malnova sendependa milita aviado en la mondo.
Ĝi estis fondita la 1-an de aprilo 1918, kaj ekde tiam ludis gravan rolon en la historio de la Unuiĝinta Reĝlando, precipe dum la Dua Mondmilito kaj en pli freŝdataj konfliktoj.
Reĝa Aerarmeo | ||
---|---|---|
aerarmeo | ||
Komenco | 1-a de aprilo 1918 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Sidejo | Ministry of Defence Main Building | |
Moto | Per Ardua ad Astra | |
Membro de | European Air Group vd | |
Posedatoj | Avro Vulcan XH558 • XX256 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Reĝa Aerarmeo | |
---|---|
Reĝa Aerarmeo | |
Jaroj | 1918 - nun |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Tipo | Aerarmeo |
Devizo | Per Ardua ad Astra (latine: Per baraktado al la steloj) |
La RAF administras preskaŭ 1,000 aviadilojn kaj, je takso de la 31-a de marto 2008, disponis 41,400 homojn. Plejpartaj militistoj de la RAF restas en Britio, sed multaj aliaj estas servantaj en Irako, Afganio, en la Balkanoj, en Kataro, Germanio, Kipro kaj Ĝibraltaro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Reĝa Aerarmeo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.