Milito Kontraŭ La Islama Ŝtato

La milito kontraŭ la Islama Ŝtato estas la konklikto ekiĝinta je la 5-a de junio 2014, kiam la Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, kune kun militistoj el la islama branĉo sunaismo, lojalaj al la antaŭa diktaturo baazisma sekulara de Sadam Husein kaj kontraŭregistaraj triboj, lanĉis ofensivon kontraŭ la armeoj de Irako kaj Sirio.

La fortoj de la Islama Ŝtato ankaŭ konata kiel Daesh (sigloj en la araba), komencis per atako al Samarra en tiu sama tago kaj prenis Mosulon la nokton de la 9-a de junio, kaj Tikrit la 11-a. Fine de la monato, Irako perdis la regpovon sur la tuta okcidenta landlimo kun Jordanio kaj Sirio.

Milito Kontraŭ La Islama Ŝtato
Fotomontaĵo de la milita interveno kontraŭ ISIS
Milito Kontraŭ La Islama Ŝtato
Sirio kaj Irako. En griza koloro la teritorio okupata de IŜIS

La 29-an de junio, la Islama Ŝtato anoncis la kreon de «kaliflando» kiu inkluzivis al Sirio kaj Irako. Abu Bakr al-Baghdadi, grupestro, estis deklarita «kalifo kaj ĉefgvidanto de ĉiuj islamanoj»

En aŭgusto de tiu jaro, internacia koalicio lanĉis sian propran ofensivon en la regiono, kun la celo kuniĝi al la klopodoj de la siria kaj iraka armeoj por kontraŭstari la islaman ribeliĝon.

Dum la sekurecfortoj irakaj retiriĝis suden, la fortoj de la Regiona Registaro de Kurdistano plenigis la malplenon kaj okupis parton de la disputitaj teritorioj inter Irako kaj Kurdistano, inkluzive de la nafta centro Kirkuko. La internaciaj observantoj interpretis la kurdan mobilizon kiel lastan signon de la «kreskanta anarkio» en Irako.

La ĉefministro de Irako, Nuri al-Maliki, petis nacian kunvokon pri krizostato la 10-an de junio, post la atako al Mosulo. Malgraŭ la krizo pri sekureco, la Konsilio de Reprezentantoj de Irako malpermesis la kunvokon por deklari la nacian krizostaton. Multaj sunaismaj kaj kurdaj parlamentanoj bojkotis la sesion ĉar ili oponiĝis al la pliigo de la potenco de la ĉefministro.

Sirio decidis interveni en la milito per aera helpo, kaj pluraj amaskomunikiloj asertis ke la Irana Revolucia Gardistaro, sub la gvido de la generalo Qasem Soleimani, partoprenas la konflikton de longe, sed tion la irana registaro malkonfirmis.

La 8-an de aŭgusto 2014, pro urĝa peto de Irako kaj kun la argumento de Barack Obama ke Usono ne povas resti indiferenta al la konflikto, la nordamerika lando decidis interveni en la milito kiun Irako estis entreprenanta kontraŭ la Islama Ŝtato, kun la deklarita celo defendi la kristanajn kaj jazidajn minoritatojn kiuj estis masakritaj de la jihadistoj, ankaŭ por protekti la instalaĵojn kaj usonajn militistojn kiuj troviĝis en tiu lando. Tial, Usono decidis bombadi poziciojn de la teroristoj, nur aere ĝi atakis. Poste, Obama esprimis sian deziron krei internacian koalicion kun la celo meti finon al la jihadistoj, kiu estas subtenata kaj kreata de tridek landoj kaj kun la bontrovo de Unuiĝintaj Nacioj.

Tags:

11-an de junio20145-a de junioBaazoIrakoIslama Ŝtato de Irako kaj SirioJordanioMosuloSadam HuseinSamarraSekularismoSirioSunaismoTikrit

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

IstrioEvita (filmo)Iron MaidenSamseksemoUneskoEjakuloLatinida lingvaroErgokalciferoloBirštonasVikipedio en EsperantoArmena Apostola EklezioVincent van Gogh1973ValčiūnaiHeinrich BöllPornhubKarlo Eduardo (Saksio-Koburgo kaj Gotao)KalikutoDe iureArmenioAzteka imperioLagosoXXXHomoJusta uzoListo de svedaj reĝojMontereyLes MureauxKievoĈasaviadiloHarry PotterMariam RaĝaviSlovenio en la Somera Olimpiko 2000Gambio28-a de martoAkademioProtestantismoKomputila terminaloThe GuardianEŭska nacia teamo de futbaloKatowiceSep Leĝoj de NoaBedřich HroznýDublinoMadonnaJohor BahruTrentoSocialista InternacioKolombioSekaloSaccharomyces cerevisiaeCSSBono kaj malbonoMaizoInternacia sistemo de unuojMiklós BaranyaiKronvirusa malsano de 2019ErpornoStokholmoHagoPlungėNombrila iteracioAngla skriboRegionoj de ItalioDanioHsinĉuKomunumo KaŭnoVeisiejaiGravita akceloInterreto🡆 More