Bregenz - en Esperanto Bregenco - estas la ĉefurbo de la federacia lando Vorarlbergo en Aŭstrio.
Ĝi estas ankaŭ distrikta urbo de la distrikto Bregenz. Ĝi situanta ĉe la sudorienta bordo de la Bodenlago, konkrete de ties plej granda lagoparto Obersee. Komence de la jaro 2013 ĝi havis 28 012 loĝantojn.
Bregenz | ||
urbo | ||
Laŭlaga promenejo en Bregenz | ||
| ||
Ŝtato | Aŭstrio | |
---|---|---|
Federacia lando | Vorarlbergo | |
Situo | Bregenz | |
- alteco | 427 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 30′ 18″ N 09° 44′ 57″ O / 47.50500 °N, 9.74917 °O | |
Areo | 29,5 km² (2 950 ha) | |
Loĝantaro | 28 012 (2013) | |
Denseco | 949,56 loĝ./km² | |
Urbestro | Markus Linhart (stato de 2014) (ÖVP) | |
Horzono | CET (UTC+1) | |
- somera tempo | CET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 6900 | |
telefona kodo | 05574 | |
Situo de la urbo kadre de Aŭstrio | ||
Vikimedia Komunejo: Bregenz | ||
Retpaĝo: www.bregenz.at | ||
La Festivalo de Bregenz Bregenzer Festspiele estas kultura festivalo kiu okazas ĉiujare en julio kaj aŭgusto. Por la plejmulto de la vizitantoj la plej granda atrakcio de la festivalo estas la ludo sur la lago kiu okazas sur la scenejo sur la lago, la plej granda tiuspeca scenejo en la mondo. La Festivalo estas konata pro la beleco de la natura fono de la Bodenlago, la grandiozaj scenaranĝoj, la perfekta scentekniko kaj la unika akustiko.
En Bregenz estas tri stacidomoj (haltejoj): Bregenz, Bregenz Hafen kaj Riedenburg (la lastaj du estas uzataj nur por regiona transporto). La urbo havas regulan trajnan konekton per InterCity- kaj Railjet-trajnoj kun Vieno. Tra la urbo ankaŭ trafikas EuroCity-trajnoj de Zuriko al Munkeno.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bregenco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.