La Blukapa koturnokolombo, Starnoenas cyanocephala, estas specio de kolombo (koturnokolombo aŭ perdrikokolombo) de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn.
Ĝi estas monotipa ene de la subfamilio Starnoenadinae (Starnoenadenoj) kaj genro Starnoenas.
Blukapa koturnokolombo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Proksimuma teritorio | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
En 1734 la angla natursciencisto Eleazar Albin inkludis bildon kaj priskribon de la Blukapa koturnokolombo en sia A Natural History of Birds. Lia desegno estis farita el vivanta birdo kiu estis alportita en Anglion el Karibio. Kiam en 1758 la sveda natursciencisto Carl Linnaeus ĝisdatigis sian Systema Naturae por la 10a eldono, li metis la Blukapan koturnokolombon kun ĉiuj aliaj kolomboj en la genron Columba. Linnaeus inkludis mallongan priskribon, stampis la dunomon Columba cyanocephala kaj citis la verkon de Albin. La specifa epiteto kombinas la vortojn de la Antikva greka kuanos kun signifo "malhelblua" kaj -kefalos kun la signifo "-kapa". Ĝi estas nune la nura specio metita en la genron Starnoenas kiu estis enkondukita de la franca natursciencisto Charles Lucien Bonaparte en 1838. La specio estas monotipa: neniu subspecio estas agnoskita.
Taksonomia revizio de la taksonomia historio de la specio, de la morfologio, anatomio, kondutaro, distribuado kaj zoogeografio estis publikigita en 2016. Ĝi trovis, ke tiu specio estas malsimila al iu ajn membro de la amerikaj kolomboj kaj kunhavas karakterojn kun multaj genroj el Aŭstralazio, el kiuj la plej simila estas la aŭstralia genro Geophaps kaj rilataj surgrundemaj kolomboj. La studo rekomendas, ke la specio estu metita en sia propra subfamilio, Starnoenadinae. Tamen, aldona informaro, kiel molekula, devas esti studita por pli klare redifini ties rilaton kun la kolomboj el Aŭstralazio. La studo rekomendis ankaŭ, ke la nomo estu ŝanĝita al "Blukapa perdrikokolombo" por distingi ĝin el la novmondaj koturnokolomboj.
Tiu birdo havas esence cinamo-brunan korpon kun tre brila helblua krono, malhelblua al nigra okulstrio, pli etenda ĉe orelareoj, kaj treblanka subokula strio el la malsupra bekobazo ĝis la nuko, kaj nigreca gorĝareo fajne bordita per blankaj markiloj flanke kaj malsupre kaj per blua makuleco flanke. Malsupre estas ruĝecbruna striareo malsupren. La kruroj estas ruĝaj kaj la beko helblua kun tre brilruĝaj bekobazo kaj bridoj. Tiu kolombo estas 30–33 cm longa.
Tiu specio vivas principe sur la arbara grundo kie ĝi manĝas semojn, berojn kaj helikojn. Ĝi ĝenerale troveblas pare, kvankam pli grandaj grupoj estis registritaj kun 18 birdoj trovitaj ĉe akvotruo en 1995. Reproduktado okazas ĉefe inter Aprilo kaj Junio, kaj la nestoj estas farataj sur aŭ proksime de la grundo.
Tiu specio estas endemio de Kubo. Ties natura habitato estas arnaroj de malaltaj teroj kaj marĉaj areoj. Ĝi povas troviĝi foje en arbaroj de altaj teroj.
Tiu specio estis iam ofta kaj disvastigita tra tuta Kubo. Nuntempe, ĝi estas tre rara aŭ virtuale formortinta en plej de sia teritorio. En 2012, la populaciogrando estis ĉirkaŭkalkulita inter 1000 kaj 2 499 individuoj kaj estas tri populacioj kun bonaj nombroj proksime de la Zapata Marĉo kaj en la provinco Pinar del Río. Tameen, la denseco de tiu specio povus esti pli granda ol iam supozite, kaj eble estas pli da individuoj ol supozite. Oni supozas, ke la populacio suferis malrapidan aŭ moderan malpliigan tendencon. La ĉefaj minacoj kontraŭ la specio plue estas ŝtelĉasado kaj habitatodetruado. Ties viando bongustas kaj tial tiu kolombo estas ankoraŭ eksterleĝe ĉasata. Ankaŭ drastaj uraganoj estas minaco por la specio pro la damaĝo okazigita al grandaj areoj de arbaro.
Ĝi estas protektita laŭ landa juro, kvankam tio ne estas plenumita kaj la ĉasado pluas. La nura konata populacio de altaj teroj ja estas protektita en la Nacia Parko La Güira.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blukapa koturnokolombo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.