La blazono de Belgio ekzistas en tri versioj.
Blazono de Belgio | |
---|---|
La granda reĝlanda blazono | |
Uzata ekde: | 1830 |
La esenca komuna eco de ĉiuj tri estas la ŝildo, sur kiu bildiĝas la Brabanta Leono kun ruĝa lango. Ĝi tie bildiĝas, ĉar la duklando Brabanto estis la ĝermejo de la batalo pri libereco de Belgio.
Pri la blazono de Belgio konsiderindas, ke la reĝlando Belgio ekde 1830 havas du blazonojn: malgrandan kaj grandan. Aldone la ŝtato Belgio havas sian propran blazonon.
En ambaŭ versioj la ŝildo teniĝas de du leonoj, de kiuj ĉiuj portas la flagon de Belgio. Sub la ŝildo troveblas teksta banderolo kun la moto de Belgio en franca lingvo ("L'union fait la force"/"La unueco faras la forton"). Ĉio troveblas sub blazona "tendo" kun la reĝa krono.
La sola pli granda diferenco inter la du blazonoj estas, ke en la granda blazono kontraŭe al la malgranda super la blazona tendo aldone "flirtas" la flagoj de ĉiuj ok historiaj belgiaj provincoj.
Ĉar en Belgio parolatas tri diversaj lingvoj, la lando dividiĝis en tri lingvajn komunumojn:
Krome Belgio dividatas en tri regionojn, kies limoj ne plene kongruas kun tiuj de la lingvaj komunumoj:
Nederlandlingva Komunumo | La Nederlandlingva Komunumo ricevis sian blazonon la 30-an de marto 1988. La blazono montras la leonon de Flandrio, kiel ĝi uziĝis ekde la 12-a jarcento en la blazono de la grafoj de Flandrio. La Flandra Regiono, kiu administratas per la Flandra (nederlandlingva) Komunumo, ne havas propran blazonon. | |
Franclingva Komunumo, Valona Regiono | La Franclingva Komunumo ricevis sian blazonon la 3-an de julio 1991. La koko ekde la jaro 1913 estas la simbolo de Valonio (jam multe pli longe ĝi estas la tradicia simbolo de la najbara, samlingva ŝtato Francio). | |
Germanlingva Komunumo | La Komunumo ricevis sian blazonon la 1-an de oktobro 1990. La blazona besto estas la leono de Limburgo, ĉar tiu regiono pasintece apartenis al Limburgo. Nuntempe ĝi administre apartenas al la provinco Lieĝo. La naŭ floroj reprezentas la naŭ germanlingvajn komunumojn. | |
Brusela Ĉefurba Regiono | Ekde la 5-a de marto 1991 la lilio estas la blazono de la Brusela Ĉefurba Regiono. La lilio ekde jarcentoj uziĝis kiel insigno de la urbo Bruselo. |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blazono de Belgio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.