La ŝtata blazono de Ĉado estis adoptita en 1970, dek jarojn post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de franca koloniado kadre de Ekvatora Franca Afriko.
La centro havas ŝildon kun dentitaj bluaj kaj flavaj linioj , kun suno leviĝanta super ĝi. La ŝildo estas subtenata de kapro kaj leono. Sub la ŝildo estas medalo kaj rubando kun la nacia moto en la franca, Unité, Travail, Progrès, do "Unueco, Laboro, Progreso". La ŝildaj subtenantoj same kiel la rubando prezentas ruĝan sagon indikantan supren.
Blazono de Ĉado | |
---|---|
La blazono de Ĉado | |
Lando: | Ĉado |
Uzata ekde: | 1970 |
La ondolinioj sur la ŝildo simbolas la Ĉadan lagon; la kresto, leviĝanta suno, novan komencon por la lando. La subtenanto maldekstre estas kapro, reprezentante la nordan duonon de la ŝtato; la suda duono estas reprezentata per la leono subtenanta la ŝildon dekstre. La insigno de la nacia ordeno de Ĉado pendas de la ŝildo.
Aparta ŝtata emblemo de Ĉado estas nigrablanka sigelo konsistanta el la vortoj "Respubliko de Ĉado - Unueco, Laboro, Progreso" ĉirkaŭante bildigon de la kapo kaj supra korpoparto de triba knabino kun ŝia hararo en maizovicoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Blazono de Ĉado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.