Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto estas 103-paĝa bildoriĉa libro fare de Thora Goldschmidt, kiu kreis bildotabulojn por la instruado de fremdaj lingvoj.
Bildotabuloj por la Instruado de Esperanto | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Thora Goldschmidt | |
Eldonjaro | 1919 | |
Urbo | Lepsiko | |
Eldoninto | Hirt | |
Paĝoj | 103 | |
En la jaro 1919 Johannes Dietterle, la tiama direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto prizorgis eldonon en Esperanto, kiu aperis ĉe eldonejo Ferdinand Hirt und Sohn en la germana urbo Lepsiko.
Dua, korektita eldono sub la titolo Esperanto per Instruaj Bildoj aperis en 1921. La bildotabuloj eldoniĝis ankaŭ por la lingvoj franca, angla, itala kaj germana.
La tabuloj kaj la koncernaj tekstoj traktas temojn de la ĉiutaga vivo. La bildoj ebligu lerni la novan lingvon nur per tiu lingvo, ne uzante la gepatran lingvon. La libro liveras materialon por interparoloj inter instruisto kaj lernanto aŭ inter du lernantoj. Krom 35 bildotabuloj de Goldschmidt ĝi enhavas tekstojn, ekzercojn, fundamentan gramatikon kaj aliajn helpilojn por la lernado de Esperanto.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bildotabuloj por la instruado de Esperanto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.