La Bilderberg-konferenco estas jara konferenco kun partopreno de ĉ.
100 influhavaj, eŭropaj, nord-amerikaj bankistoj, ekonomikistoj, politikistoj kaj registaraj oficistoj. La konferenco okazas en ĉiu jaro en alia (okcidenta) lando inter striktaj sekuraj reguloj. Ĉiu partoprenanto devas Silentio pri la tie aŭdatajn. Celo de la renkontiĝo estas ke la decidfarantoj pri ekteraj kaj internaj aferoj konatiĝu sen devigo, en bona etoso kaj oni priparolu la komunajn problemojn. La partoprenantoj – eĉ la pli fruaj partoprenantoj – ricevas la konfidencan raporton pri la konferenco, kie oni ne nomas iun, nur la landon.
Bilderberg-konferenco | ||
---|---|---|
Hotelo De Bilderberg en Oosterbeek | ||
event sequence • organizaĵo | ||
konferenco | ||
Komenco | 29-a de majo 1954 vd | |
Sidejo | Leiden | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La organizon de la konferenco iniciatis princo Bernardo de Nederlando konvinkita de la pola politikisto kaj elmigrinto Józef Retinger, ties konstanta sekretario ĝis sia morto. La nomo venas de la hotelo De Bilderberg, kie okazis la unua konferenco en 1954 (en Oosterbeek, apud Arnhem, Nederlando). La internacia organiza komitato invitas ĉiujare aliajn partoprenantojn. La konferenco havas malgrandan sekretariejon en Hago.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bilderberg-konferenco, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.