La Gango-Bramaputro Delto (konata ankaŭ kiel Bramaputra Delto, la Sunderbana Delto, Ganga Delto aŭ la Bengala Delto) estas riverdelto en Suda Azio, nome en la regiono Bengalo, konsistantaj el Bangladeŝo kaj la subŝtato Okcidenta Bengalo, Barato.
Ĝi estas la plej granda delto de la mondo, kaj elfluigas en la Golfo de Bengalo. Ĝi estas ankaŭ unu el la plej fekundaj regionoj en la mondo, kio havigas al ĝi la kromnomon La Verda Delto. Tiu delto etendas el la rivero Hooghly okcidente de la rivero Meghna oriente. Ĝi estas proksimume 354 km (220 mi) tra la Golfo de Bengalo. Kolkato (iam Kalkuto) kaj Holdia en Barato kaj Mongla kaj Ĉitagongo en Bangladeŝo estas la ĉefaj marhavenoj de la delto.
Nombraj grandaj riveroj fluas tra la Bramaputra Delto, kiaj la Padmo (ĉefa alfluanto de Gango) kaj la Jamuno (ĉefa alfluanto de Bramaputro), kiuj kuniĝas inter si kaj poste kuniĝas kun la Meghna antaŭ eniri en la maro.
89° 40′ O / 22.700 °N, 89.667 °O
Arkivigite je 2005-10-26 per la retarkivo Wayback Machine
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bengala Delto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.