Bavara Esperanto-Ligo (mallongigo BELO, germana nomo Bayrische Esperanto-Liga) estas landa ligo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).
Ĝi reprezentas la GEA-membrojn en la federacia lando Bavario, subtenas la tutlandan asocion rilate al instruado kaj informado kaj plikonatigas la federacian landon al esperantistoj.
En Bavario ekzistas pluraj tre tradiciaj urbaj Esperanto-grupoj, interalie la (kvankam en unua organiza formo mallongviva) entute tutmonde unua Esperanto-grupo en Nürnberg, fondita en 1885 kaj komence kunordigita de Leopold Einstein, la klubo de la landa ĉefurbo Munkeno, fondita en 1891, aŭ la klubo de Aŭgsburgo, fondita en 1908. Bavara Esperanto-Ligo en sia nuna jura formo tamen nur ekestis en 1976 per la kunfando de antaŭe sendependaj Nord- kaj Sudbavara Esperanto-Ligoj.
Laŭ la stato de decembro 2012, la estraro de la ligo konsistas el
La junularo de BELO nomiĝas Bavara Esperanto-Junularo respektive germane Esperanto-Jugend Bayern, kaj estas la landa sekcio de Germana Esperanto-Junularo. Ĝi aparte subteniĝas fare de la anoj de la verva urba junulara Esperanto-grupo en Munkeno, sed kompreneble havas aktivulojn kaj membrojn ĉie en Bavario.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bavara Esperanto-Ligo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.