Lando Kaj Popolo

Aŭstralio : lando kaj popolo estas libro originale Esperantlingve verkita de Antoni Delsudo kaj Lauri Isak Laiho.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĝi aperis en la jaro 1927 ĉe la eldonejo Ferdinand Hirt & Sohn el Lepsiko kaj enhavas 93 da paĝoj kun 31 ilustraĵoj kaj 1 mapo.

Aŭstralio : lando kaj popolo
Aŭstralio : lando kaj popolo
Aŭstralio : lando kaj popolo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1927
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 93
Lando Kaj Popolo
vdr

Recenzoj

Lando Kaj Popolo 
 Bela kaj interesa libro pri Aŭstralio. Aperis ankaŭ en finna traduko. 
— Enciklopedio de Esperanto
Lando Kaj Popolo 
 Priskribo kun 31 ilustraĵoj de la granda suda kontinento.
Aranĝo, preso kaj lingvo estas tre bonaj. 
— 1927, Historio de Esperanto II, paĝo 627
Lando Kaj Popolo 
 La plej bona E.-eldonejo prezentas sian plej novan, plej elegantan, kaj eble plej interesan E-libron! Se tiu ĉi oranĝoruĝa fanfaro ne vekas la esperantistaron el ĝia hieraŭeco, ĉiu penado proama estas perdata nur. De la du autoroj unu estas Finno, la alia enlandano. Impresoj de neŭtrala observanto do kuniĝis en la verko kun aŭtentikaj scioj. D-ro J. Dietterle kaj Bernhard Kötz pri lingvoteknikajoj zorgis. Do la certe interesa temo estas traktita tiom perfekte, ke nenio restas dezirinda ol, ke la verko modela estu disvastigata (precipe inter geinstruistoj!) kaj propagande diskonigata, por ke ĝin baldaŭ sekvu amase similaj. Tio certe okazos, ĉar ĝi rekomendas sin mem, ne — ĝi entuziasmigas cerbon modernan, flamigas koron, kiu nur iom amas nian belan teron kaj la sunon eternan super ĝi. Enkonduku tiajn librojn en ĉiujn mezlernejojn kaj la generacio de morgaŭ estos konforma al la bezonoj de l’ tempo moderna. 
— Walter Smital. Aŭstria Esperantisto n036 (okt 1927)
Lando Kaj Popolo 
 Tiu libro donas plej interesan kaj plej vivoplenan priskribon pri la Aŭstralia mondparto. La aŭtoroj per trafa lingvo raportas pri ĉiuj flankoj de la vivo, komerco kaj industrio en tiu regiono. Ĝi estas unu el la plej interesaj dokumentoj kiujn ni posedas en nia lingvo. Kiu legis la verkon bonege konas la vivkondiĉojn, kun iliaj rozaj kaj dornaj anguloj. La aŭtorojn ni gratulas pri ilia belstila produktajo kaj la eldonistojn ni danku pro la nova arta ellaboraĵo, kiun ili prezentas al mi. 
— Belga esperantisto n153 (nov 1927)

Bildaro

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Lando Kaj Popolo RecenzojLando Kaj Popolo BildaroLando Kaj Popolo ReferencojLando Kaj Popolo Vidu ankaŭLando Kaj Popolo Eksteraj ligilojLando Kaj Popolo1927Antoni DelsudoFerdinand Hirt & SohnLauri Isak LaihoLepsiko

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SportoBieroNacia Parko Lençóis MaranhensesTrikloraminoLady GagaKonsciencoElektroFilma muntadoJoko JaguĉiCiganojVireca knabinoRomia ImperioUrsoXXXNiloFluo (psikologio)MonarkioSerĉilo-optimumigoInternacia Fonetika AlfabetoBarata kalendaroReligio1433NuboSovetunioLeBron JamesGenro (biologio)BosnioUsenet1910Vojaĝo al Kazohinio23-a de martoPenisa prepucioFondaĵo Vikimedio1943ErosoLauterKomuna bonoClaudia CardinaleLa entombigo de la grafo OrgazFratel (stacidomo)KazaĥioFebruaro de 2024KalifornioĴomart kaj NataŝaWayback MachineJohann Ludwig BöhnerGreta ThunbergIslamo19461-a de martoAbdullah ÖcalanUniversoBahaaj preĝojKrystyna Łuczak-SurówkaKleopatro la 1-aLoka Spirita AsembleoWim JansenListo de pomkultivaroj30-a de aŭgustoMirindas asesinas3-a de majoTempoLa Granada (stacidomo)Perineo427Cifereca objekta identigiloNovaj Teritorioj🡆 More