Aušra Augustinavičiūtė (pseudonimo: Augusta; * la 4-an de aprilo 1927 en Kaŭnaso, Litovio; † la 19-an de aŭgusto 2005) estis litova psikologino kaj ekonomikistino, aŭtorino de diversaj sciencaj verkoj kaj fondinto de la psikologia tipologia teorio Socioniko.
Aušra Augustinavičiūtė | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1927 en Kaŭno |
Morto | 19-an de aŭgusto 2005 (78-jaraĝa) en Vilno |
Lingvoj | litova |
Ŝtataneco | Litovio • Sovetunio |
Alma mater | Universitato Vilno |
Okupo | |
Okupo | Wiki Esperantopsikologo • ekonomikisto • sociologo |
Dum la jardeko post 1970 Aušra Augustinavičiūtė evoluis modelon, kiu - iom parence de la psikologia tipologio de Carl Gustav Jung - klasifikas homajn karakterojn kaj helpe de tio celas prognozi la rilatojn inter la homoj de tiuj diversaj karakteraj klasoj.
Tiu modelo, kiu ricevis la nomon Socioniko, famiĝis en orienta Eŭropo. Usona modelo de psikologia tipologio kun la nomo MBTI havas iom similajn trajtojn, sed evoluis sendepende. Aušra Augustinavičiūtė mem laŭ la modelo priskribas sin kiel ENTp (intuicia-logika kaj ekstroverta).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aušra Augustinavičiūtė, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.