Arto de Birmo aŭ Arto de Mjanmaro temas pri vida arto kreita en Birmo.
Ekde la 1400-aj jaroj, artistoj kreis pentraĵojn kaj skulptaĵojn, kiu respegulas la birman kulturon. Birmaj artistoj submetiĝis al registara interfero kaj cenzuro, malhelpanta la evoluadon de arto en Birmo. Birma arto respegulas la centrajn budhismajn elementojn inkluzive la manpoziciojn, ĝatakajn rakontojn, la pagodon kaj Bodisatvon.
Al artaj historiistoj mankas ĝenerale akceptita difino de Ŝan-a arto. Oni opinias, ke ĝi originis inter 1550 kaj 1772, kiu estis proksimume la tempo, kiam la du reĝlandoj de Lanna kaj Lan Ksang estis ambaŭ sub la regado de la Birmoj.
Multaj pecoj de Ŝan-aj artverkoj prezentas Budhon en sida pozicio, kun lia dekstra mano montranta la Teron; ĉi tiu pozicio estas ofte nomata la Maraviĝaja Pozicio. En budhismo, la Maraviĝaja pozo reprezentas Budhon vokanta la Teran Diinon por atesti pri la venko de Gaŭtamo super Mara.
Skulptaĵoj faritaj en ĉi tiu arta stilo estis kutime farita el bronzo kaj poste estis skulptitaj el ligno aŭ el lako. Tradicia Ŝan-a arto tipe havis Budhon kun roboj de la karakterizaj roboj de monaĥo, aŭ kronita per krono kaj ornamita per diversaj aliaj materialoj kiel mastiko kaj vitro.
Ŝan-aj skulptaĵoj estas facile rekoneblaj dum rigardo tra la historio de Birma budhisma arto. Ŝan-aj skulptaĵoj estas ofte identigitaj kun oval-formaj vizaĝoj, molaj ridetoj kaj fermitaj malstreĉitaj okuloj.
De 1962 ĝis 1988, dum la Malvarmmilita epoko, postkolonia Birmo estis izolita de la cetero de la mondo kiel rimedo por daŭrigi la sendependecon. En 1989, Birmo komencis malfermi internacian komercon, kaj ŝtata kontrolo estis malseverigita. Ĉi tiu permesis al artistoj el Birmo pli da oportunoj intertrakti kun internaciaj artistoj. En 1997, aliro al la interreto permesis la kreskon de nuntempa arta komunumo en Birmo. Tamen, registara cenzuro, konflikto, ekonomia malfacileco kaj izoleco influis Birmajn artistojn kaj ilian arton. Ekzemple, la registaro limigis arton al religiaj bildigoj kaj esprimoj de la natura beleco de la nacio.
La registaro de Birmo malpermesis aŭ konfiskis artaĵojn pri malpermesitaj temoj kaj cenzuris artajn ekspoziciojn. La malpermesitaj temoj inkluzivis politikan kritikon, nudecon kaj eĉ la uzadon de kelkaj koloroj. En 1970, cenzuristoj markis neaprobitajn artaĵojn per stampo, kiu diris, "malpermesita montri" sur la antaŭo kaj malantaŭo. Aprobitaj pentraĵoj montris la politikan gvidanton Ne Win (1910 – 2002), socialismon kaj ĝian agraran utopion, la purecon de Birma kulturo, kaj budhismon. Kelkaj artistoj fariĝis defiemaj rilate al la cenzuro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arto de Birmo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.