Artemisia annua, unujara artemizio aŭ dolĉa artemizio, konata ankaŭ kiel dolĉa vermoherbo, sweet annie, sweet sagewort, annual mugwort aŭ unujara vermoherbo (ĉine), estas ofta tipo de artemizio indiĝena de moderklimata Azio, sed naturigita en multaj landoj kiel en disaj partoj de Nordameriko.
Artemisia annua | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Artemisia annua | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ekstrakto de A. annua, nome artemisinino, estas medikamento uzata por trakti malarion. Malkovro de artemisinino kaj de ties kontraŭmalariaj proprecoj fare de la ĉina sciencisto, Tu Youyou, kondukis lin al la ricevo en 2011 de la Lasker Premio kaj en 2015 de la Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino.
Temas pri unujara planto. Ties tigo estas rigida, bruneca aŭ violbruneco. La planto mem estas senhara kaj nature kreskas el 30 ĝis 100 cm alte, kvankam kultivata eblas atingi alton de 200 cm. La folioj de A. annua havas longon de 3–5 cm kaj estas dividataj per profundaj tranĉoj en du aŭ tri malgrandaj folietoj. La intensa aroma odoro de la folioj estas karaktera.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Artemisia annua, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.