La Latvaj Naciaj Armitaj Rotoj (latve Latvijas Nacionālie bruņotie spēki) konsistas el 5 910 soldatoj.
La latva strategio pri defendo baziĝas sur la sveda-finna modelo de rapidreplika armeo kun nur malmultaj profesiaj militistoj. La ter-, mar- kaj aerarmeo entute entenas soldatkvanton de 5 864 homoj. La "Zemessardze", aŭ nacia gardistaro, estas aŭtonoma, kvazaŭmilitista organizo da 11 000 homoj, kiu cetere plenumas la taskojn de nacia, ceremonia gardistaro.
Armeo de Latvio | |||||
---|---|---|---|---|---|
armitaj fortoj | |||||
Komenco | 24-a de decembro 1994 vd | ||||
Lando(j) | Latvio vd | ||||
Sidejo | Rigo | ||||
| |||||
Lavtio freŝdate igis sian armeon tute profesian : la lasta deviga rekrutado datiĝas de 2005, kaj la lastaj tiel rekrutitaj soldatoj finis sian servon la 23-an de novembro 2006. Ekde la 1-a de januaro 2007, ĉiuj latvaj soldatoj rekrutiĝas per kontraktoj. La ĝenerala elspezo pri defendo de Latvio emas pligrandiĝi, kaj en 2006 reprezentis 1.65% de la latva buĝeto.
Latvo aktive kooperas kun Estonio kaj Litovio en la kuna infanteria bataliono BALTBAT, kaj en la militŝipa eskadro BALTRON. La lando plie oficiale kuniĝis NATO la 29-an de marto 2004.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Armeo de Latvio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.