Arkaismo aŭ arĥaismo estas vorto aŭ lingva uzo laŭ modeloj jam ne aktualaj.
Oni uzas arĥaismojn intence por krei antikvecan etoson. Lingvaj purismanoj preferas esprimi novajn konceptojn per arĥaismoj adaptitaj anstataŭ neologismoj aŭ fremdaj vortoj.
Ankaŭ dialektoj ofte uzas formojn, kiuj ŝajnas eksmodaj al alidialektanoj, ĉar pro lingva evoluo la koncernaj formoj estis forlasitaj en iu regiono sed ne en alia.
Arĥaismoj ankaŭ aperas en tekstoj, kiujn oni emas konservi, kiel leĝoj, loknomoj kaj ritoj. La poezio ankaŭ ampleksigas ĝiajn rimedojn per arĥaismoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Arkaismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.