La Apelaciaj Kortumoj de Usono – angle United States courts of appeals (aŭ circuit courts) - estas la mezrangaj apelaciaj kortumoj en la federacia kortuma sistemo de Usono.
Apelacia kortumo decidas pri apelacioj kontraŭ decidoj de la distriktaj kortumoj de Usono, ene de la federacia jura departemento, angle nomata “circuit” (laŭvorte cirkvito, sed en Esperanto la vorto ne uzeblas ĉi-sence). Nur en iuj apartaj kazoj eblas ankaŭ decidi pri apelacioj el aliaj federaciaj kortumoj kaj administraj agentejoj.
La Apelaciaj Kortumoj de Usono konsideratas inter la plej potencaj kaj plej influaj kortumoj de Usono. Pro sia eblo difini novajn jurajn normojn en regionoj en kiuj loĝas milionoj da homoj, ili havas fortan politikan influon al la juro de Usono. Krome, ĉar la Supera Kortumo de Usono (angle nomata Supreme Court of the United States) decidas kutime trakti malpli ol 100 el la 10 000 aktoj ĉiujare sendataj al ĝi, la Apelaciaj Kortumoj de Usono servas kiel fina arbitraciejo en plej multaj federaciaj juraj kazoj.
Nuntempe estas 13 usonaj Apelaciaj Kortumoj, kaj en ili laboras 179 juĝistoj aŭtorizitaj fare de la Usona Kongreso kaj artikolo 3 de la usona konstitucio. La juĝistoj estas nomumitaj fare de la Usona Prezidanto, kaj se ili konfirmiĝas fare de la Usona Senato, ili servas dumvive. Laŭ la stato de 2011, juĝisto de usona apelacia kortumo perlaboras salajron de ĉiujare 184 500 usonaj dolaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Apelaciaj Kortumoj de Usono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.