Antoni BARANIAK (naskiĝis la 1-an de januaro 1904 en Sebastianowo, distrikto de Śrem, mortis la 13-an de aŭgusto 1977 en Poznań) – pola romkatolika episkopo, salesiano, kapelano kaj sekretario de la primasoj de Pollando - kardinalo August Hlond (1933–1948) kaj Stefan Wyszyński (1949–1951), helpa episkopo de Gniezno en la jaroj 1951–1957, ĉefepiskopo de Poznań en la jaroj 1957–1977.
Antoni Baraniak | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1904 en Sebastianowo |
Morto | 13-an de aŭgusto 1977 (73-jaraĝa) en Poznano |
Tombo | Katedralo de Poznano |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Pollando |
Alma mater | Pontifika Gregoria Universitato |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • ĉefepiskopo • katolika episkopo |
En la periodo de 1951 ĝis 1953 laboris en sekretariejo de la Primaso de Pollando.
Nokte de la 25-a/26-a de septembro 1953 estis arestita samtempe kun la primaso Wyszyński. Enprizonigita en Enketa Arestejo en la kvartalo Mokotów. Tie dum 3 jaroj estis brutale enketata fare de ekzekutistoj de Sekureca Oficejo. Li estis interalie 145 fojoj enketata, kelkfoje po dekkelkaj horoj, oni forŝiris al li ungojn, tenis dum pluraj tagoj sen vesto en malvarmega kelo, plena de fekaĵoj. Malgraŭ kruelaj torturoj li ne rompiĝis kaj nenion diris kontraŭ la primaso, kion komunistaj servistoj deziris. Ricevinte tiajn atestojn eblus proceso kontraŭ Stefan Wyszyński pri perfido de la ŝtato kaj kontraŭrevolucia agado. La 30-an de oktobro 1956 li estis liberigita. Denove eklaboris kiel ĉefo de la sekretariejo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antoni Baraniak, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.