Amalriko (latine Amalricus, france Amaury; naskiĝis en 1136, mortis la 11-an de julio 1174) estis Reĝo de Jerusalemo ekde 1163, kaj Grafo de Jafo kaj Askalono antaŭ sia reĝiĝo.
Li estis la dua filo de Melisendo kaj Fulko de Jerusalemo, kaj sukcedis sian pli aĝan fraton Baldueno la 3-a. Dum lia regado, Jerusalemo iĝis pli forte aliancita kun la Bizanca Imperio, kaj ambaŭ ŝtatoj lanĉis nesukcesan invadon de Egiptio. Dume, la islamaj teritorioj ĉirkaŭ Jerusalemo ekunuiĝis sub Nur ad-Din kaj poste sub Saladino. Li estis la patro de tri estontaj regantoj de Jerusalemo, nome Sibila, Baldueno la 4-a, kaj Isabela la 1-a.
Amalriko la 1-a | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 1136 | |
Morto | 11-an de julio 1174 en Jerusalemo, Jerusalema reĝlando | |
Mortis pro | naturaj kialoj vd | |
Mortis per | disenterio vd | |
Ŝtataneco | Jerusalema reĝlando vd | |
Familio | ||
Dinastio | Anĵua dinastio vd | |
Patro | Fulk, reĝo de Jerusalemo vd | |
Patrino | Melisendo de Jerusalemo vd | |
Gefratoj | Matilda of Anjou • Sibylla • Gotfredo la 5-a • Elias II, Count of Maine • Baldueno la 3-a de Jerusalemo • Sibylla of Anjou vd | |
Edz(in)o | Agnes of Courtenay • Maria Komnene vd | |
Infanoj | Baldueno la 4-a de Jerusalemo • Sibylla • Elizabeto la 1-a de Jerusalemo vd | |
Profesio | ||
Okupo | monarko vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Iamaj fakuloj miskomprenis la du nomojn Amalriko kaj Aimery kiel variantaj literumoj de la sama nomo, kaj tiel tiuj historiistoj erare aldonis nombrojn, kio faris Amalrikon "Amalriko la 1-a" (1163–74) kaj la reĝon Aimery (1197–1205) "Amalriko la 2-a". Nuntempaj fakuloj agnoskas, ke ambaŭ nomoj ne estis la sama kaj ne plu aldonas nombron por ĉiu reĝo. Konfuzo inter ambaŭ nomoj estis ofta eĉ inter nuntempuloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Amalriko la 1-a (Jerusalemo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.