Silezia-Pola Lingvo: Okcidentslava lingvo aŭ dialekto

La silezia-pola lingvo (propralingve ślōnskŏ gŏdka, ślōnski, kelkfoje ankaŭ po naszymu, en Esperanto preferate nomata silezia-pola kontraste al la silezia-germana lingvo, propralingve Schläsisch, Schläsch, kelkfoje ankaŭ Schläs'sch, dialekto de la germana, kiun en 1945 parolis 7 milionoj da homoj) estas okcidentslava lingvo respektive dialekto, kiu apartenas al la leĥa grupo.

Silezia lingvo
ślōnski
Mapo
lingvo • moderna lingvo
Leĥaj lingvoj
Parolata en Pollando, Ĉeĥio
Regiono Supra Silezio, Ĉeĥa Silezio
Parolantoj 522 000
Denaskaj parolantoj 509 000
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 szl
  Glottolog sile1253
Angla nomo Silesian
Franca nomo silésien
Silezia-Pola Lingvo: Alfabeto, Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj, Referencoj
Silezia-Pola Lingvo: Alfabeto, Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj, Referencoj
vdr
Silezia-Pola Lingvo: Alfabeto, Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj, Referencoj
La silezia dialekto sur la mapo de dialektoj de la pola lingvo
Silezia-Pola Lingvo: Alfabeto, Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj, Referencoj
La malaperado de la dialekto dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj kaj reapero de ĝi en la 20-a en Malsupra kaj Supra Silezio
Silezia-Pola Lingvo: Alfabeto, Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj, Referencoj
epitafo sur tombo en la silezia dialekto en la tombejo de Trzycież ĉe Teŝino (Czeski Cieszyn)
Ekzemplo
    Ôjcze nasz, świynte durś miano Wasze,
    Wasze Krōlestwo niychej tyż nasze.
    Niych wola Waszo ciyngym sie dzieje,
    w niebie, na ziymi, kej ćmi, kej dnieje.
    Dejcie nōm dzisioj chycić sie chleba,
    kej co dziyń przeca jeść go nōm trzeba.
    I nōm wyboczcie w Swyj łaskawosci,
    te grzychy nasze, jako my, prości,
    nōm winowatym tyż wyboczōmy,
    ze wolny woli co ôd Wos mōmy.
    Amyn.
Patro nia
Silezia-Pola Lingvo: Alfabeto, Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj, Referencoj
pridisputata mapo pri la lingvoj kaj dialektoj en orienta kaj centra Eŭropo, „G1“ indikas la dialekton

Ĝi estas parolata en la Suprasilezia regiono de Pollando, sed ankaŭ per malplimultoj en la Ĉeĥa respubliko kaj Germanio. En la jaro 2011 ĉirkaŭ 509 000 homoj en Pollando konsideris la silezian-polan kiel sian gepatran lingvon.

La silezia-pola estas proksime parenca al la norma pola lingvo, tiel ke plej multaj lingvistoj konsideras ĝin kiel dialekton de la pola lingvo.

Alfabeto

La lingvo ĝis la demokratiiĝo de Pollando post 1990 estis preskaŭ nur parole praktikata, kaj nur en la lastaj jaroj aperis pluraj sistemoj de silezia ortografio. Kompromisa variaĵo inter la pluraj ortografioj estas uzata en la interreto, ekz. en la silezia-pola Vikipedio.

A a à ã B b C c Ć ć D d E e
F f G g H h I i J j K k L l
Ł ł M m N n Ń ń O o Ŏ ŏ Ō ō
Ô ô Õ õ P p R r S s Ś ś T t
U u W w Y y Z z Ź ź Ż ż

Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektoj

silezia-germana silezia-pola germana pola Esperanto
Jungaohs huncwot, rojber Hundsfott (ungezogener Junge) łobuz, huncwot fripono
kascheln klojzdnōnć auf dem Eis ausrutschen pośliznąć się akcidente gliti sur glacio
Kastrull kastrol großer Topf, Kasserolle sagan kaserolo
Nudelkulle nudelkula Nudelholz wałek do ciasta rulbastono (por platigi paston)
Ritsche ryczka Hocker / Schemel taboret seĝeto / tabureto
Wurscht wuszt Wurst kiełbasa kolbaso
rumurbern rōmplować/sznupać rumwühlen myszkować movi aferojn sen videbla celo (eble serĉante ion)
Pfusch fucha Schwarzarbeit, mangelhafte Arbeit, Pfusch praca na czarno, neformale robota na czarno, fucha fuŝo, laboraĉo
Morast maras Schlamm, Morast błoto ŝlimo
Kokott kokot Hahn kogut koko
Kreppel krepel Krapfen / Berliner (Kreppel en Hesio kaj Frankonio) pączek gistopasta bakaĵo (speco de benjeto)
Wasserwaage waserwoga Wasserwaage poziomica, waserwaga nivelilo
Mostrich zynft, mostrich Senf, Mostert, Mustard, Mostrich musztarda mustardo

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj



Tags:

Silezia-Pola Lingvo AlfabetoSilezia-Pola Lingvo Komparo inter la germana kaj pola sileziaj dialektojSilezia-Pola Lingvo ReferencojSilezia-Pola Lingvo Vidu ankaŭSilezia-Pola Lingvo Eksteraj ligilojSilezia-Pola LingvoGermanaOkcidentslavaj lingvojSilezia-germana lingvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Daniel DennettRibelo de la varsovia getoTriprudno (Simferopola distrikto)Michael JacksonÁgnes NédaHyangsanTerorisma atako en Beslano11-a de decembroSamseksemoLimo20-a de apriloLitova lingvoVygruppenBajezido la 2-aAŭstralioVulvoMunicipoj de Valencia KomunumoViktoro Amadeo la 1-a de SavojoMiklós FehérWarren-pokaloRondirantaj gazetojBlogoLa Unión (Murcio)Harlema renesancoBaignesZUN (videoludaj artistoj)XMLSan PedroVintra Olimpiko 1994Francis FukuyamaScioProfesia Futbala Ligo de UzbekioSan-MarinoLa Esperanza (stacidomo)67085 OppenheimerZagreba metodoCentro Ludoviko ZamenhofCOVID-19-pandemio en AfrikoManuel HalvelikVyškovce nad IpľomPornhubMidzadoLa Chapelle-devant-BruyèresPiloDarnóKomunisma Partio de Granda BritioLanmespiloKrea KomunaĵoWillem Verloren van ThemaatLimfomoBerbera (apartigilo)MalerkotlaRetforumoSona ondoHispanioGernezejoErpornoDrop bearVikispeciojVikivortaroAntverpeno (urbo)Nazia Germanio🡆 More