Aliseksemismo aŭ pli simple Aliseksismo estas socia sistemo de konduto, kutimoj, biaso kaj diskriminacio favoraj de aliseksemo kaj aliseksemaj rilatoj.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun aliseksemo. |
La termino povas pritemi la senscian antaŭjuĝon ke aliaj personoj estas aliseksemaj, aŭ la vidpunkton, ke aliseksema rilatado estas la nura normo (aliseksema normismo) kaj do supera.
Aliseksemismo inkluzivas tiajn vidpunktojn, kiuj pli estimas aliseksemulojn ol gejojn, lesbaninojn, ambaŭseksemulojn kaj anojn de aliaj seksaj minoritatoj. Oni do povas diri ke ĝi traktas seksajn minoritatojn kiel "duagradajn civitanojn". Aliseksemismaj personoj ne ĉiam estas aliseksemaj, ĉar oni povas internigi sistemajn biasojn kaj kutimajn opiniojn en sian menson.
Homofobio, formo de aliseksemismo, temas kaj pri neracia timo de aŭ malsento al samseksemuloj kaj samseksemo, kaj pri "konduto surbaza de tia sento." Aliseksemismo, tamen, pli vaste temas pri la "sistemo de ideologia pensado, kiu igas aliseksemon la nura normo, observenda por seksaj praktikoj." Kiel biaso favora de aliseksemuloj kaj aliseksemo, aliseksemismo estis priskribita kiel "enkodigita en, kaj karakteriza de, la gravaj sociaj, kulturaj, kaj ekonomiaj institucioj de nia socio," kaj radikas en la esencisma kultura nocio, laŭ kiu vireco-maskleco kaj virineco-femineco estas komplementaj.
Enketisto, verkisto, kaj psikologia profesoro Gregory M. Herek diras, ke "[Aliseksemismo] funkcias per duobla procedo de nevidebleco kaj atakado. Samseksemo ordinare restas kulture nevidebla; kiam videbliĝas homoj, kiuj engaĝiĝas en samseksema konduto, aŭ kiuj estas identitaj kiel samseksemaj, ili estas atakataj de la socio." Plue, en intervjuoj kun farintoj de kontraŭgeja perforto, jura psikologiisto Karen Franklin rimarkas, ke "aliseksemismo ne nur estas persona valorsistemo; ĝi estas ilo en la bontenado de la seksa dikotomio." Ŝi kontinuas, dirante ke "atencoj kontraŭ samseksemuloj, kaj kontraŭ aliaj individuoj, kiuj aberacias de la seksrolaj normoj, estas vidataj kiel lernitaj formoj de socia regado, anstataŭ kiel defenda respondo al persona minaco."
|
Iuj argumentis, ke aliseksemismo similas al rasismo tiel, ke ambaŭ kreas privilegiojn por dominantaj grupoj en iu socio. Ekzemple, pruntante la rasan koncepton blanka privilegio, la koncepto aliseksema privilegio estis aplikita al la avantaĝoj de (supozita) aliseksemo en la socio, kiujn aliseksemuloj ne rimarkas. Laŭ la analogio, ĝuste kiel rasismo kontraŭ neblankuloj metas blankulojn en superan socian pozicion al neblankuloj, aliseksemismo metas aliseksemulojn kaj aliseksemajn rilatojn en superan socian pozicion al nealiseksemuloj kaj nealiseksemaj rilatoj. Responde, iuj komentistoj rimarkas malsamaĵojn inter la kategorioj raso kaj seksa orientiĝo, pretendante, ke ili estas tro kompleksaj por subteni iujn ajn ĝeneraligojn. Diverseca trejnisto Jamie Washington rimarkis, ke kvankam aliseksemismo kaj rasismo estas "teksitaj el la sama ŝtofo," ili "ne estas la sama afero."
La aferoj tamen ne estas reciproke ekskludaj. Aliseksemismo povas intersekci rasismon, plu emfazante malsamaĵojn inter arbitraj grupoj de homoj. Ekzemple, aliseksemismo povas pliseverigi la efektojn de rasismo per:
Same, rasismo povas kaŭzi, ke GLAT-aj homoj devas alfronti pluan diskriminadon aŭ perforton, se ili apartenas al, aŭ ŝajnas aparteni al, socie malplivalorigita rasa kategorio. Iuj el la privilegioj donataj al homoj, kiuj estas blankaj kaj (perceptitaj) aliseksemuloj inkludas, sed ne estas limigitaj al, socia akcepto, prestiĝo, libereco de negativaj stereotipoj kaj la komforto esti laŭnormaj kaj, sekve, ne almarĝenigitaj aŭ rigardataj kiel apartaj.
Aliseksemismo, kiel aro de kredoj kaj sintenoj, dependas de kerna principo, laŭ kiu samseksemo kaj ambaŭseksemo ne normale ekzistas kaj, tial, estas psikaj malsanoj aŭ aberaciaj kondutoj. En aliseksemisma ideologio aŭ mensostato, oni malakceptas la koncepton seksa orientiĝo aŭ decidas, ke ĝi ne estas atentinda. Aro de pli nuancaj aliseksemismaj vidpunktoj, kiujn iuj povas rigardi kiel kredoj, dogmoj, apelacioj al aŭtoritatoj, aŭ popularaj kredoj, sed aliaj konsideras komuna saĝeco, universalaj veroj, naturaj leĝoj, aŭ soci-biologia scio povas inkludi, interalie, la jenaj:
En klopodo konsciigi homojn pri siaj aliseksemismaj vidpunktoj, Mark Rochlin konstruis demandaron en 1977, el demandoj, kiujn nealiseksemaj homoj ofte devas alfronti, sed ne aliseksemuloj, ekzemple: "Viaopinie, kio kaŭzis vian seksan orientiĝon?" Tiu "demandaro por aliseksemuloj" ofte estas distribuita en universitataj kampoj por konsciigi studentojn pri aliseksemismaj sociaj antaŭjuĝoj kontraŭ GLAT-aj homoj.
Aldone al sintenoj de individuoj aŭ sociaj grupoj, aliseksemismo ankaŭ povas ekzisti kiel la esprimado de sintenoj en institucio. Rezulte, lernejoj, malsanulejoj, kaj malliberejoj povas agi kvazaŭ ekspozicioj de aliseksemismaj sintenoj diversmaniere. Unue, lernejoj povas plenumi tiujn sintenojn kaj ideojn per neegalaj kaj nekoheraj disciplinaj agoj. Ekzemple, oni povas pli severe puni samsekseman paron, kiu malobservas lernejajn regulojn, ol alisekseman paron, kiu faris la saman aŭ ekvivalentan agon. Ankaŭ, malsanulejoj povas limigi pacientajn vizitojn nur al proksimaj parencoj, kaj ekskludi samseksajn partnerojn.
Ĉi tiu speco de aliseksemismo inkludas kontraŭgejajn leĝojn, politikojn, kaj instituciajn praktikojn, ĉikanadon surbaze de seksa orientiĝo aŭ perceptita seksa orientiĝo; stereotipoj, diskrimina lingvaĵo kaj parolado, kaj aliaj formoj de diskriminacio kontraŭ GLAT-aj homoj, ekzemple:
Tiu formo de aliseksemismo operacias per nevidebleco, subreprezentado, kaj viŝado. Ĝi inkludas:
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heterosexism en la angla Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hétérosexisme en la franca Vikipedio. En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heterosexism en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aliseksemismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.