Alfonso Cuarón

Alfonso CUARÓN OROZCO (naskiĝis la 28-an de novembro 1961) estas meksika filmreĝisoro, scenaristo, produktoro kaj filmmuntisto de kelkaj grandaj Hollywood-filmoj.

Li estas plej bone konata pro siaj filmoj Roma (2018), A Little Princess (1995), Y tu mamá también (2001), Harry Potter and the Prisoner of Azkaban (2004), laŭ la libro Hari Poter kaj la Kaptito de Azkabano, Children of Men (2006) kaj ĉefe pro la sciencfickcia filmo Gravito (2013) por kiu li en 2014 gajnis du Oskar-premiojn (unu por la plej bona filmmuntado kaj unu por la plej bona reĝisorado) kaj la plej prestiĝan premion Directors Guild of America Awards (DGA Awards). En 2018 li estis nomumita por la Ora Leono (itale: Leone d'Oro), la plej alta premio donita al filmo ĉe la internacia Festivalo de Venecio.

Alfonso Cuarón
Oskar-premiito Alfonso Cuarón
Alfonso Cuarón en 2005
Alfonso Cuarón en 2005
Persona informo
Alfonso Cuarón
Naskonomo Alfonso Cuarón Orozco
Naskiĝo la  28-an de novembro 1961(nun 1961-11-28) (62‑jara)
en Meksikurbo, Alfonso Cuarón Meksiko
Lingvoj anglahispana vd
Loĝloko Londono • Capezzano Monte • Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Alma mater Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko • Escuela Nacional de Artes Cinematográficas vd
Familio
Gefratoj Carlos Cuarón • Alfredo D. Cuarón vd
Edz(in)o Mariana Elizondo (1980–1993)
Annalisa Bugliani (2001–2008)
Amkunulo Sheherazade Goldsmith vd
Infanoj Jonás Cuarón vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktorofilmmuntisto • televida reĝisoro • ĉefkameraisto • televida aktoro • kinisto • televida produktoro vd
Aktiva dum 1983–nun
vd Fonto: Vikidatumoj
Alfonso Cuarón
Alfonso Cuarón
vdr

Li ricevis entute pli ol 50 premiojn, inkluzive plurajn BAFTA-premiojn. Li ankaŭ gajnis tri fojojn la premion Ora Globo kun la filmo Gravito (2014) por la plej bona reĝisorado kaj en 2019 li gajnis kun la filmo Roma (unu fojo por la plej bona reĝisorado kaj alia kiel plej bona fremdlingva filmo).

En 2014 la revuo Time metis Cuarón sur la listo de la 100 plej influriĉaj homoj en la mondo. Cuarón estas vegetarano.

Vivo

Cuarón estas la filo de Alfredo Cuarón, korspecialisto. Cuarón studis filmarton kaj filozofion ĉe la Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko (UNAM). Lia unua mallonga filmo, Vengeance is Mine, provokis kontroverson precipe pro la elekto de la lingvo de la filmo (la angla kaj ne la hispana) kiu rezultigis en tio ke li estis forsendita de la fakultato.

Li laboris por televido kiel teknikisto, poste kiel reĝisoro. Poste li estis demandita esti kunreĝisoro por diversaj latin-amerikaj filmoj kiel Gaby: A True Story kaj Romero) kaj en 1991 li ricevis sian unuan grandan filmmendon.

En 1995 Cuarón faris sian unuan filmon en Usono: A Little Princess. Sekvis poste filmadapto de la libro Grandaj Anticipoj de Charles Dickens, kiu fariĝis lia plej unua filmo en kinejoj kiu arigis grandan komercan sukceson.

Poste en 2001 sekvis erotika filmo kiun li volis fari en la hispana: Y tu mamá también (angle: Lust for Life) kiu estis honorita kun pli ol 30 internaciaj premioj inkluzive de la Ora Globo kiel la Plej bona fremdlingva filmo kaj nomumita por multaj pliaj. Laŭ Cuarón, la filmo rakontas pri socia klaso-sistemo, pri multaj meksikanoj kiuj kvankam vivantaj en la sama tempo kaj sama spaco ŝajne kunekzistas sen interrilatoj".

Ora Globo

Alfonso Curarón gajnis en 2014 premion Ora Globo kun la filmo Gravity kaj en 2019 li gajnis du premiojn Ora Globo: unu fojo por la plej bona reĝisorado kaj alia fojo en la kategorio "Ora Globo por la plej bona fremdlingva filmo" kun la filmo Roma kies produktadaj kompanioj estas Esperanto Filmoj kaj Participant Media.

Alfonso Cuarón kaj Esperanto

Lia distribua kaj produkta filmentrepreno nomiĝas Esperanto Filmoj kiu posedas la rajtojn (credits) por la filmoj Roma,Temporada de patos, El laberinto del fauno kaj Gravity. Li plurfoje deklaris sian simpation al la ideo de Esperanto, kiun li esprimis al Sam Green jene : "Esperanto is a great idea, it’s a great notion. And also the fact that people are learning Esperanto. It makes me so happy to know that people actually follow the notion, and actually have a practice of the notion" ("La ideo kaj koncepto de Esperanto estas bonegaj. Feliĉigas min scii ke homoj efektive sekvas la koncepton kaj fakte lernas kaj praktikas Esperanton.")

Lia filmo The Possibility of Hope ("La eblo de espero") tute rilatas al la temo espero kaj povante imagi radikale malsaman estontecon. Ĝuste tial tiu filmo ege kongruas kun la idearo ligita al la internacia lingvo Esperanto. Ankaŭ jena eldiraĵo de Cuarón okaze de la disdono de la premioj Ora Globo al lia filmo 'Roma' kongruas tute kun la idealo de Esperanto : "La plej bona cinematografio malkonstruas murojn kaj konstruas pontojn al aliaj kulturoj".

La filmo Roma de Alfonso Cuarón, ricevis en 2019 la Oskarpremiojn por la plej bona filmo neanglalingva kaj por la plej bona reĝisoro. La filmoj de Cuarón estas produktitaj de la kompanio "Esperanto Filmoj", tiel alnomita de Alfonso Cuarón mem.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

Tags:

Alfonso Cuarón VivoAlfonso Cuarón Ora GloboAlfonso Cuarón kaj EsperantoAlfonso Cuarón Eksteraj ligilojAlfonso Cuarón ReferencojAlfonso Cuarón1961199520012013201428-an de novembroA Little PrincessFestivalo de VenecioFilmmuntistoGravito (filmo)Hari Poter kaj la Kaptito de AzkabanoHari Poter kaj la Kaptito de Azkabano (filmo)Helpo:PrononcindikoHollywoodMeksikoOra LeonoOskar-premioProduktoro (kinematografio)ReĝisoroRoma (filmo)ScenaristoSciencfikcio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Chișineu-CrișDomajna nomsistemoMurat ZjazikovPhilo Taylor FarnsworthGorĝoRifuĝintoPrivacy BadgerEast SussexFenilpropenoEhud BarakKondomoPeñíscola1787LupenoNaturoVjetnama militoSebiș (Arad)OntologioAlirebloSeksfrotadoKalmoRoterdamoBenicarló-Peñíscola (stacidomo)TeroPâncotaFrancioOperaciumoPoluoLope de VegaCisjordanioTeplýšoviceInterstellarOropesa del MarCurticiIslanda lingvoSultanlandoPublika nudecoElipsoidoSebiș (apartigilo)ElflukonstruaĵoTiraspoloMariana FosegoEvoluhelpoBonaeroDon Manuel Osorio Manrique de Zúñiga, infanoSebișPandemio de KOVIM-19Naŭatla lingvoEpitafo de SeikilosHumanismoTeknologioLuenaEjakuloBodo WartkeAitor AranaVokaloSatanismoLitovioMichael JacksonBabilejoUsonoEsperanto kaj Ido komparatajVikinovaĵojIlinojso🡆 More