Al-Mustarŝid Billah (arabe المسترشد بالله) (1092 – 29 Aŭgusto 1135) estis la Abasida Kalifo en Bagdado de 1118 ĝis 1135.
Li estis la filo de sia antaŭulo, nome la kalifo Al-Mustazhir.
Al-Mustarŝid | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
المسترشد بالله | |||||
Naskiĝo | 1092 en Bagdado | ||||
Morto | 29-an de aŭgusto 1135 en Maragha, Selĝuka Imperio | ||||
Mortis pro | hommortigo vd | ||||
Mortis per | pikvundo vd | ||||
Religio | islamo • sunaismo vd | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Abasida Kaliflando vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Abasidoj vd | ||||
Patro | Al-Mustazhir vd | ||||
Gefratoj | Al-Muktafi vd | ||||
Infanoj | ar-Raŝid vd | ||||
Parencoj | Al-Mustanĝid vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kalifo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Al-Mustarŝid atingis sendependon kiel reganto dum la Selĝuka Sultano Mahmud la 2-a estis engaĝita en milito en Oriento. En 1122, al-Mustarŝid elpostenigis kaj enprizonigis sian veziron Amid al-daŭla Jalal al-Din Hasan ibn Ali. Mahmud la 2-a tiam metis Ahmad ibn Nizam al-Mulk kiel sia veziro.
En 1123 araba banu Mazjada generalo, Dubais, klopodis havi avantaĝon el pormomenta manko de povo kaj, post kapti Basra, atakis Bagdado kune kun juna frato de la sultano. Li estis tamen venkita de Selĝuka armeo sub Zengi kaj Ahmad ibn Nizam al-Mulk. Dum la sama jaro, al-Mustarŝid forigis Ahmad ibn Nizam al-Mulk kiel sia veziro. En 1125 al-Mustarŝid ribelis. Li sendis armeon por kapti Ŭasit sed estis venkita ĉe Bagdado kaj enprizonita en sia palaco (1126).
Je la morto de la Sultano Mahmud, ekis enlanda militoi en la Selĝukaj okcidentaj teritorioj. Zengi estis realvokita orienten de iaj ribelaj membroj, stimulita de la kalifo kaj Dubais. Zengi estis venkita kaj fuĝis. La kalifo persekutis lin al Mosulo, kaj sieĝis lin tie sed malsukcese dum tri monatoj. Tamen temis pri mejloŝtono en la revivigo de la militista povo de la kaliflando.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Al-Mustarŝid, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.