Akrojogo (alilingve foje Acro-Yoga aŭ Acroyoga) estas la nomo de jogodisciplino kiu inspiras sin je tradicia jogo, akrobatado kaj taja masaĝo
Akrojogo | |
---|---|
jogo • Akrobataĵo | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La originoj de la akrojogo retroveblas jam en video el la jaro 1938 en kiu videblas jogo-instruisto en Barato.
Akrojogo estis plue disvolvita en Usono en la fruaj 2000-aj jaroj kaj estas praktikata fare de multaj. En Usono du lernejoj famiĝis:
Kutime sesio de akrojogo komencas per bonveniga cirklo, kiu ebligas al la partoprenantoj kune spiri kaj movi. Poste sekvas varmigaj ekzercoj kiuj enhavas ankaŭ sinsekvon de jogopozicioj. Plua ŝtupo estas la partnera sesio kiu inkluzivas muskoletendojn, kiu postulas du personojn, kiuj fidas unu la alian kaj partumas interligitecon. La sekva paŝo estas inversio kiu implicas defiajn poziciojn, kaj pro tio tiaj pozicioj ne taŭgas por iu ajn sen profesia akompanado.
La sesio kompletiĝas per taja masaĝo kiu stimulas la energiekvilibron. Iuj pozicioj de akrojogo estas jenaj :
(nederlanda) Akrojogo en Bruselo Arkivigite je 2019-01-12 per la retarkivo Wayback Machine, filmeto
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akrojogo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.