Akesajĉino (simpligita ĉina: 阿克赛钦, tradicia ĉina: 阿克賽欽, pinjino: Ākèsàiqīn, Hindia: अकसाई चिन, latina transkribo: Aksai Chin) estas limregiono de Ĉinio, Pakistano kaj Barato.
Ĝi estas unu el du regionoj de limkonflikto inter Barato kaj Ĉinio, la alia estas Arunaĉal-Pradeŝo.
Akesajĉino | ||||
---|---|---|---|---|
Limregiono | ||||
pridisputata teritorio [+] | ||||
Landoj | Barato, Ĉinio, Pakistano | |||
- koordinatoj | , 79° 0′ 0″ O 357935° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O | |||
Areo | 37 245 km² (3 724 500 ha) [+] | |||
| ||||
Akesajĉino | ||||
Vikimedia Komunejo: Aksai Chin [+] | ||||
Akesajĉino estas administrata de Ĉinio kaj postulata de Barato. En 1962 okazis milito pro la limkonflikto. La batalhalta linio, kiu dividas la regionon estas nomata linio de aktuala kontrolo (LAK).
Akesajĉino (la nomo laŭvorte signifas "blankŝtona dezerto de Ĉin") estas altmontara salodezerto en alteco de 5 000 m. Ĝi kovras areon de 42 685 km², aŭ proksimume kvinonon de Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Geografie ĝi apartenas al la Tibeta altebenaĵo. La regiono estas maldense loĝata. Ĝi ricevas tre malmulte da pluvo aŭ neĝo, ĉar la Himalajo blokas la musonon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akesajĉino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.