Afrika filozofio estas la filozofia diskurso produktita de indiĝenoj el Afriko kaj iliaj posteuloj, inklude Afrik-usonanojn.
Afrika filozofio prezentas ampleksan gamon de temoj simile al la Okcidenta kaj Orienta filozofioj. Afrikaj filozofoj povas troviĝi en la variaj akademiaj fakoj de filozofio, kiel metafiziko, epistemologio, morala filozofio kaj politika filozofio. Partikulara temo pri kiu multaj afrikaj filozofoj verkis estas pri libereco kaj kion signifas esti libera aŭ kiel propra sperto. Filozofio en Afriko havas riĉan kaj varian historion, sed multo el tio perdiĝis laŭlonge de la historio. Unu el la plej frua konata afrika filozofo estis Ptahhotep, nome antikva egipta filozofo. Komence kaj meze de la 20a jarcento, kontraŭkoloniismaj movadoj havis enorman efikon sur la disvovligo de diferenca afrika politika filozofio kiu havis rezulton kaj en la kontinento kaj en la afrikana diasporo. Bone konata ekzemplo de ekonomi-filozofiaj verkoj aperintaj el tiu periodo estis la socialisma filozofio Ujamaa proponita en Tanzanio kaj aliaj partoj de Orienta Afriko. Tiuj afrikaj kaj politikaj kaj ekonomikaj filozofiaj tendencoj havis rimarkindan efikon ankaŭ super la kontraŭkoloniismaj movadoj de multaj ne-afrikaj popoloj ĉirkaŭ la mondo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrika filozofio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.