Administra Divido De Moskvo

Administra divido de Moskvo estas oficiale akceptita sistemo de teritoriaj unuoj en Moskvo.

La nuna administra divido de Moskvo estas bazita sur la reformo de la jaro 1991, tamen dum la sekvaj jaroj ofte ŝanĝiĝis.

Administra Divido De Moskvo
Arondismentoj de Moskvo:1 - Centra, 2 - Norda, 3 - Nord-Orienta, 4 - Orienta, 5 - Sud-Orienta, 6 - Suda, 7 - Sud-Okcidenta, 8 - Okcidenta, 9 - Nord-Okcidenta, 10 - Zelenograda, 11 - Nov-Moskva, 12 - Troick

En 2014 Moskvo konsistas el 12 administraj arondismentoj: Centra, Orienta, Sud-Orienta, Suda, Sud-Okcidenta, Okcidenta, Nord-Okcidenta, Norda, Nord-Orienta, Zelenograda, Troick, Nov-Moskva. La lastaj du arondismentoj estis oficiale aldonitaj al konsisto de Moskvo la 1-an de junio 2012 laŭ projekto pri disvastigado de Moskvo (antaŭe ili apartenis al Moskva provinco).

La arondismentoj (krom la du akceptitaj en 2012) estas dividitaj je distriktoj. Entute estas 125 distriktoj. La arondismentoj Troick kaj Nov-Moskva estas dividitaj je apartaj teritoriaj unuoj, nomataj poselenije (ruse Поселение, signifo "loĝloko" aŭ "setlejo").

Administraj arondismentoj de Moskvo

Statistiko de Moskvo laŭ arondismentoj:

Arondismento Areo
(en julio 2012), ha
% de la tuta areo Loko laŭ areo Loĝantaro
(en oktobro 2010),
en miloj
% de la tuta loĝantaro Loko laŭ loĝantaro Loĝdenso
(en oktobro 2010),
log. / km²
Loko laŭ loĝdenso
Centra 6617,55 2,6 11 742,689 6,3 9 11223,0 4
Norda 11372,6 4,5 7 1114,607 9,5 7 9800,8 7
Nord-Orienta 10188,3 4,1 9 1366,303 11,7 3 13410,5 1
Orienta 15483,55 6,2 3 1459,051 12,5 2 9423,2 8
Sud-Orienta 11755,97 4,7 6 1313,848 11,2 5 11176,0 5
Suda 13177,29 5,3 5 1703,892 14,6 1 12930,5 2
Sud-Okcidenta 11136,22 4,4 8 1366,282 11,7 4 12268,8 3
Okcidenta 15303,43 6,1 4 1299,337 11,1 6 8490,5 9
Nord-Okcidenta 9328,1 3,7 10 924,419 7,8 8 9910,0 6
Zelenograda 3719,99 1,5 12 223,902 1,9 10 6018,9 10
Troick 106060 42,5 1 86,752 0,7 12 81 12
Nov-Moskva 38766 14,4 2 113,569 1 11 315 11
Moskvo entute 252919 100,0 - 11714,651 100,0 - 4684,3 -

Distriktoj de Moskvo

Administra Divido De Moskvo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de distriktoj de Moskvo.

Sube estas listo de distriktoj de Moskvo laŭ arondismentoj (krom la du fonditaj en 2012 kaj ne havantaj distriktojn).

Administra arondismento Distriktoj
Centra Arbat, Basmannij, Ĥamovniki, Jakimanka, Krasnoselskij, Meŝĉanskij, Presnenskij, Taganskij, Tverskoj, Zamoskvoreĉje
Norda Aeroport, Begovoj, Beskudnikovskij, Degunino Okcidenta, Degununo Orienta, Dmitrovskij, Golovinskij, Ĥoroŝovskij, Ĥovrino, Koptevo, Levobereĵnij, Molĵaninovskij, Savjolovskij, Sokol, Timirjazevskij, Vojkovskij
Nord-Orienta Aleksejevskij, Altufjevskij, Babuŝkinskij, Bibirevo, Butirskij, Jaroslavskij, Lianozovo, Losinoostrovskij, Marfino, Marjina Roŝĉa, Medvedkovo Norda, Medvedkovo Suda, Ostankinskij, Otradnoje, Rostokino, Sviblovo, Severnij
Orienta Bogorodskoje, Goljanovo, Ivanovskoje, Izmajlovo, Izmajlovo Norda, Izmajlovo Orienta, Kosino-Uĥtomskij, Metrogorodok, Novogirejevo, Novokosino, Perovo, Preobraĵenskoje, Sokolinaja Gora, Sokolniki, Veŝnjaki, Vostoĉnij
Sud-Orienta Juĵnoportovij, Kapotnja, Kuzjminki, Lefortovo, Lublino, Marjino, Nekrasovka, Niĵegorodskij, Peĉatniki, Rjazanskij, Tekstilŝĉiki, Viĥino-Ĵulebino
Suda Birjulovo Okcidenta, Birjulovo Orienta, Bratejevo, Caricino, Ĉertanovo Centra, Ĉertanovo Norda, Ĉertanovo Suda, Danilovskij, Donskoj, Moskvoreĉje-Saburovo, Nagatino-Sadovniki, Nagatinskij Zaton, Nagornij, Oreĥovo-Borisovo Norda, Oreĥovo-Borisovo Suda, Zjablikovo
Sud-Okcidenta Akademiĉeskij, Butovo Norda, Butovo Suda, Ĉerjomuŝki, Gagarinskij, Jasenevo, Konjkovo, Kotlovka, Lomonosovskij, Obruĉevskij, Tjoplij Stan, Zjuzino
Okcidenta Dorogomilovo, Fili-Davidkovo, Filovskij Park, Krilatskoje, Kuncevo, Moĵajskij, Novo-Peredelkino, Oĉakovo-Matvejevskoje, Prospekt Vernadskogo, Ramenki, Solncevo, Troparjovo-Nikulino, Vnukovo
Nord-Okcidenta Ĥoroŝovo-Mnjovniki, Kurkino, Mitino, Pokrovskoje-Streŝnevo, Strogino, Ŝĉukino, Tuŝino Norda, Tuŝino Suda
Zelenograda Krjukovo, Malnova Krjukovo, Matuŝkino, Savjolki, Silino

Historio de adminisra divido de Moskvo

Ruslingve: История административно-территориального деления Москвы.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Administra Divido De Moskvo Administraj arondismentoj de MoskvoAdministra Divido De Moskvo Distriktoj de MoskvoAdministra Divido De Moskvo Historio de adminisra divido de MoskvoAdministra Divido De Moskvo ReferencojAdministra Divido De Moskvo Vidu ankaŭAdministra Divido De Moskvo Eksteraj ligilojAdministra Divido De Moskvo1991Moskvo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Villanova MarchesanaListo de retaj videoservoj kaj videokanaloj en EsperantoAtif AslamPetr TomašovskýBonaeroI2PAngla nacia teamo de futbaloSuntempoInternacia Fonetika AlfabetoUniversala Kongreso de EsperantoOlhãoSubvestoMario Vargas LlosaNacia monumento de la dua mondmilitoSud-KoreioKrokodiliElon MuskFenetila acetatoBenicàssim (stacidomo)1990Ehud BarakVAZ-1111EListo de germanaj esperantistojAnusa seksumadoNubo.re1787kompozita materialoCarles Puigdemont i CasamajóTaboBenicarló-Peñíscola (stacidomo)MerloAradIneu (Arad)Somera tempoDesegnoSankta Romia ImperioInternacia Infana KongresetoSizifoOperaciumoDistrikto FaroL. L. ZamenhofAlcalà de XivertSultanlandoŜvaoRonald ReaganOlhão (stacidomo)1275SokratoIndonezioJapanioSapfoSerio John J. MaloneBloggerLanĉo-veturiloFranz Anton Adolph von Wagensperg1984 (romano)Japana lingvoBerlinoBruna HuskyAŭstrioContadoraGo, Dog. Go! (televida serio)HimalajoGavaroKalmoFutbaloKruda materialo🡆 More