Aŭtuno En La Printempo

Aŭtuno en la Printempo estas mallonga novelo de la fama ĉina romanisto kaj esperantisto Ba Jin, verkita en 1932, esperantigita de Laŭlum, nome akademiano Li Shijun, en 1980 kaj publikigita esperante en Pekino en 1980.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La titolo omaĝas la romanon Printempo en la Aŭtuno de Julio Baghy, kiun Ba Jin tradukis kaj rekomendis al ĉinaj legantoj.

Aŭtuno en la Printempo
Aŭtuno en la Printempo
Aŭtuno en la Printempo
Aŭtoro Ba Jin
Eldonjaro 1980
Urbo Pekino
Eldoninto Ĉina Esperanto-Eldonejo
Paĝoj 97
Aŭtuno En La Printempo
vdr

Temo

Aŭtuno En La Printempo 
Kromkovrilo de la Esperanta traduko.

Temas pri novelo kiu disvolviĝas ĉirkaŭ la amaj problemoj kaj duboj de ĉefrolulo Lin. Lin estas enamiĝinta de Rong kaj havas amikon Xu. Tiele amo kaj amikeco gravas kune kiel okazas en Frosta Nokto de la sama romanisto. Ĉi tie la amo inter Lin kaj Rong estas tro dolĉema kaj pli poezia ol verŝajna; la amdiroj estas tute poeziaj kaj alportas la leganton al muzika orientaĵo. Kontraste la amiko Xu avertas Lin pri netaŭgeco de lia amfrenezo. Lin ne nur pensas nure pri sia amo kaj amatino sed ankaŭ forgesas gravan okazintaĵon kiu kortuŝis sian familion, nome memmortigo de la frato de Lin, ankaŭ pro amproblemoj kaj forlaso farita de amatino.

En Frosta Nokto la minaco kiu akompanas la amanton estas la teruriga eblo, ke malsano mortigus la ĉefrolulon. Ĉi tie dekomence estas la ombro de la memmortigo de la frato, sed ankaŭ laŭ la pludaŭro de la historio la ombro de la eblo, ke Rong forlasus Lin.

Stilo

El stila vidpunkto kontrastas en tiu verko la dolĉemo de la amparoloj kaj amscenoj kun antaŭvido de estonta malsukceso de la ama historio. Kiel ĉe Frosta Nokto oni uzas leterojn : Lin ekscias pri la memmortigo de la frato per letero -kaj ties vortoj funkcias kiel antaŭaverto pri lia propra fino, ekscias pri nereveno de la amatino per letero kaj fine du leteroj fermas la rakonton, per la unua -jam malfrue- Rong petas Lin venu vidi ŝin antaŭ sia morto, per la dua oni komunikas al Lin la morton de Rong.

Kontraste kun la detaloj de la ĉiutaga vivo kiu ludis grave en Frosta Nokto, nome laborkondiĉoj kaj laboreventoj, malriĉo, minaco de la japana invado, ktp., en Aŭtuno en la Printempo tute malaperas kaj la ama historio okupas la kernon de la verko; oni ne parolas pri laborkondiĉoj, lukto por mono, historia situacio, ktp. Eĉ kvankam ĉe la fono la amproblemoj estas kaŭzitaj de patraj decidoj, oni ne pridiskutas tiun socian problemon.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ba JinJulio BaghyLaŭlumPrintempo en la Aŭtuno

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Instituto TrumanRespubliko Serba KrajinaMaronitojPropedeŭtika valoro de EsperantoKleraj virinojNorma datumaroVladimir VisockijIntrono1810CSSGravita akceloIrlanda lingvoRazilo de OckhamVacarissesAlbert EinsteinDiabloSankta LuisoLa DekalogoDemandosignoFaruno1605Opština ValandovoAkropolo (Ateno)RožďaloviceDua MondmilitoMa Ying-jeouJohor BahruIstván Kiss (algologo)Dissolvo de SovetunioPersekutado de BahaanojTritikoDidžioji RiešėBramaputroEŭska nacia teamo de futbaloNuklea Esplorcentro SoreqCheile TurziiNomoj kaj epitetoj de JesuoCaltrainArmena Apostola EklezioParacetamoloSmithsonian Institution1795Historio de GermanioKrampo (interpunkcio)VilkijaAzerbajĝano en la Somera Olimpiko 2000BaidoaNegev Nuklea EsplorcentroWinnie la PuAzioStokholmoPlungėAnarkiismoDua respubliko de ĈeĥoslovakioMalutopioRowan AtkinsonSojoZoltán PeskóBildliteraturo4-a de decembroBananoKastelo de Magny-en-BessinParazitoNiĝero1960-aj jarojGrahamstownLa SimpsonojTeatroE-minoro🡆 More