112 estas kriza telefonnumero uzata en pluraj landoj por alvoki krizajn servojn (ambulancon, fajrobrigadistojn, policon).
La telefonnumero servas por alvoki la krizajn servojn en la kazo de bezono kaj neceso. Intenca misuzado de la numero povas esti punebla laŭ lokaj leĝoj.
La telefonnumero 112 estas parto de la GSM-normo, do ĉiuj poŝtelefonoj kongruaj kun GSM devas esti kapablaj alvoki la numeron 112 ankaŭ kiam la telefono estas ŝlosita aŭ en kelkaj landoj eĉ sen enigita SIM-karto.
La kriza numero 112 estas en Eŭropa Unio prizorgata de la membroŝtatoj, kiuj financas ĝin kaj decidas pri la organizo de la telefon-centraloj. La numero estas ankaŭ adoptita de la kandidataj ŝtatoj por membriĝo en Eŭropa Unio kaj de la ŝtatoj en Eŭropa Ekonomia Areo.
La Internacia Telekomunika Unio rekomendas al siaj membroŝtatoj elekti aŭ la numeron 112, 911, aŭ ambaŭ kiel sia ĉefa aŭ aldona kriza telefonnumero.
Eŭropa Tago de la Numero 112 estas la tago por atentigi pri la ekzisto de la unueca kriza telefonnumero 112 en Eŭropa Unio. Ĝi estis adoptita de Eŭropa Parlamento, Konsilio de la Eŭropa Unio kaj Eŭropa Komisiono en 2009. Kiel la tago estis elektita la 11-a de februaro ĉar ĝi aspektas simile al la telefonnumero (11.2.).
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 112 (emergency telephone number) en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 112 (kriza telefonnumero), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.