La 10-sekunda limo estas termino uzata ĉefe en atletiko kaj priskribas la fizikan kaj psikan sojlon por viroj sukcesi la 100-metrajn kuron en malpli ol 10 sekundoj.
Resti sub la 10-sekunda limo estis dum longa tempo taksita signo de eksterordinaraj kuristoj, sed perdis signifon ekde la malfruaj 1990-aj jaroj, ĉar pli kaj pli da kuristoj sukcesis tion.
La unuaj 100-metraj kuroj sub 10 sekundoj estis ankoraŭ mezuritaj permane per klikhorloĝo. La internacia asocio de atletikaj federacioj diras tamen, ke mezuro estas akceptita nur, kiam la tempomezura proceso estas tute aŭtomata, ne ekzistas ventorapido de pli ol 2.0 metroj/sekundo kaj ne estas uzataj povumaltigaj rimedoj.
Sub tiaj kondiĉoj la usonano Jim Hines estis la unua, kiu kuris sub la 10-sekunda limo la 14-an de oktobro 1968. Li gajnis la 100-metran kuron ĉe la olimpikaj ludoj de 1968 en 9.95 sekundoj kaj tiel starigis novan mondorekordon. Nur post preskaŭ naŭ aliaj jaroj la limo estis denove rompita de Silvio Leonard, kiu kuris la 11-an de aŭgusto 1977 en 9.98 sekundoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article 10-sekunda limo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.