La Ŝtata Biblioteko en Berlino (germane Staatsbibliothek) estas institucio de Stiftung Preußischer Kulturbesitz (Fondaĵo Prusa Kulturposedaĵo).
Ĝi estis fondita en 1661 de la brandenburgia princo-elektisto Frederiko Vilhelmo kaj posedas dokumentojn el ĉiuj sciencaj branĉoj, lingvoj, epokoj kaj landoj kun la fokuso al sociaj kaj socialaj sciencoj. La dokumentoj plejparte troviĝas en magazenoj. Oni povas serĉi en la elektronika katalogo kaj mendi. La uzo de ĉiuj ofertoj de la biblioteko eblas por personoj ekde la aĝo de 16 jaroj. Hodiaŭ la Ŝtata Biblioteko en Berlino apartenas al la plej grandaj bibliotekoj de Germanio kaj la plej gravaj de la mondo. Kun siaj historiaj kolektoj ĝi estas Universala Biblioteko. La du gravaj domoj situas Unter den Linden 8 kaj Potsdamer Straße 33.
Ŝtata Biblioteko en Berlino | |||||
---|---|---|---|---|---|
universala biblioteko • UN-depona librejo • state library of Germany • biblioteko | |||||
Komenco | 1661 vd | ||||
Antaŭe | Germana Ŝtata Biblioteko • Ŝtata Biblioteko en Berlino vd | ||||
Geografia situo | , 13° 22′ 13″ O 52.50638913.37027852° 30′ 23″ N, 13° 22′ 13″ O | ||||
Lando(j) | Germanio vd | ||||
Sidejo | Potsdamer Straße 33. | ||||
Situo | Berlino | ||||
| |||||
| |||||
Fondinto(j) | Frederiko Vilhelmo de Brandenburgio vd | ||||
Membro de | Komuna Biblioteko-Reto • Kitodo. Key to digital objects • Informationsdienst Wissenschaft • International GLAM Labs Community • Kalliope • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Centro por Esploradaj Bibliotekoj • European Bureau of Library, Information and Documentation Associations vd | ||||
Direktoro | Achim Bonte | ||||
| |||||
Posedatoj | ST 16 vd | ||||
Notoj | Scienca universala bibliotekod:Q2495568 Tuta stoko: 32,5 milionoj de konvenciaj kaj ciferecaj unuoj (stato: 2020) | ||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
ISIL | DE-1 (SBB, Haus Unter den Linden) DE-1a (SBB, Haus Potsdamer Platz) DE-1w (SBB, Zeitungsabteilung im Westhafenspeicher) | ||||
Grandaj trezoroj de la mondkulturo kaj de la naciaj kulturheredaĵo estas konservataj de sciencistoj kaj bibliotekistoj – interalie la plej granda Mozart-kolekto de la mondo, 80 % de ĉiuj aŭtografoj de Johann Sebastian Bach, la 5-a kaj 9-a sinfonioj de Ludwig van Beethoven, Decamerone de Boccaccio, la teksto de la germana nacia himno en la manskribo de Hoffmann von Fallersleben, unu el tre maloftaj presaĵoj de la 95 tezoj de Martin Luther, aŭtografoj kaj postlasaĵoj de famaj sciencistoj kaj historiaj gazetoj el la tuta mondo.
La biblioteko havas 320 000 aŭtografojn, interalie de Gotthold Ephraim Lessing, Johann Wolfgang von Goethe kaj Kleist, 200 000 rarajn presaĵojn, interalie blokpresaĵojn el la frua Ming-tempo kaj la plej malnovan presaĵon el Japanio, 41 600 orientajn kaj 18 000 okcidentajn manuskriptojn el la mezepoko kaj frua novepoko, 1 400 heredaĵojn, interalie de Herder, Eichendorff, Hauptmann, Bonhoeffer kaj Gründgens.
Apud amaso da libroj en kaj rilate al Esperanto en la ĝenerala stoko de Staatsbibliothek oni trovas specialan Esperanto-kolekton (Laŭtradicia Aferkatalogo – Signara parto: 17 ZZ 1– 17 ZZ 2810).
Ĝi enhavas pli ol 2000 volumoj da literaturo pri Esperanto kaj planlingvoj, precipe tekstojn en Esperanto, en germana, franca kaj angla lingvoj (gazetoj, tekstkolektoj, kongresraportoj, monografioj kaj aktoj de Esperanto-unuiĝoj).
Ekzistas titoloj pri Ido kaj Volapuko, krome verkoj pri stenografio, vortaroj (unu-, du- kaj plurlingvaj), gramatikoj kaj lernolibroj de Esperanto, originalaj literaturaj kaj fakaj verkoj en Esperanto kaj tradukoj.
Temas pri historia kolekto, la antaŭa Biblioteko de Esperanto-Instituto por la Germana Regno (1908–1923 (Reĝa)Saksa Esperanto-Instituto). Elisabeth Wunderlich (1889–), la sekretariino de la instituto priskribis la bibiotekon en 1921.
En 1936 la lastaj Esperanto-organizaĵoj en Germanio estis malpermesitaj, kaj la Esperanto-Instituo staris antaŭ dissolviĝo en novembro. Tiam la lasta direktoro de la instituto Albert Steche ofertis la bibliotekon al Staatsbibliothek en Berlino por savi ĝin. Antaŭe Deutsche Bücherei en Dresdeno rezignis pri la oferto. Staatsbibliothek disponas pri korespondaĵoj tiurilataj. 1800 volumoj, kaj 72 revuoj en 268 volumoj kun katalogo estis senditaj en 25 kestoj al Berlino.
En la 1960-aj jaroj Karl Maier (1901–2000), lia edzino Hedwig (1909–1997) kaj aliaj orientberlinaj esperantistoj ordigis kaj purigis la kolekton kaj zorgis pri la alireblo baze de slipa katalogo, kiu funkciis ĝis la 1990-aj jaroj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ŝtata Biblioteko en Berlino, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.