Antoine BONDAZ estas franca esploristo pri Ĉinio, Tajvano, Nord-Koreio kaj Sud-Koreio, kiu laboras por la Fondaĵo por Strategia Esplorado (en).
Antoine Bondaz | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Institut d'études politiques de Bordeaux • Nacia Universitato Sun Jatsen • Universitato Hankuk pri Fremdaj Studoj |
Okupo | |
Okupo | scienca esploristo |
Diplomita de la Instituto pri politikaj studoj de Bordozo en 2011, li studis en la Universitato Hankuk pri fremdaj studoj en Seulo kaj en la nacia Universitato Sun Jatsen en Kaoŝiungo, kaj prezentis en 2015 en la Instituto pri politikaj studoj de Parizo tezon nomigitan « De nesekureco ĝis stabileco: la politiko pri Koreio de Ĉinio de 2009 ĝis 2014 » (« De l’insécurité à la stabilité : la politique coréenne de la Chine de 2009 à 2014 »). Li adoptis novklasikan vidpunkton pri internaciaj rilatoj. Antoine Bondaz estas fakulo de la Fondaĵo por Strategia Esplorado, franca pensfabriko konsiderata de Hadrien Desuin kiel novkonservatisma. Liaj studfakoj estas la ekstera politiko de Ĉinio kaj de ambaŭ Koreioj. Li specife atentas pri la strategiaj aferoj en Orienta Azio.
En marto 2021, Antoine Bondaz estis celita de rimarkoj de Lu Shaye, ambasadoro de Ĉinio en Francio, kiu nomis lin "huliganeto" ("petite frappe"), "freneza hieno" ("hyène folle") kaj "ideologia trolo" ("troll idéologique"), post li sin esprimis pri la premadoj efektivigitaj de la ambasadoro sur la interŝanĝa grupo Francio-Tajvano de la franca Senato por malinstigi la membrojn de tiu grupo viziti Tajvanon. Antoine Bondaz ricevis la subtenon de multaj eminentuloj kaj la afero kreskigis la diplomatiajn streĉojn inter Ĉinio kaj Francio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antoine Bondaz, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.