Zono De Oriono

La Zono de Oriono estas stelaro konsistanta el tri steloj en la mezo de la konstelacio Oriono, situantaj preskaŭ laŭ linio.

Tiu linio formas, laŭ la kutima mitologia bildigo de la konstelacio, la zonon de la giganto Oriono.

Zono De Oriono
Mapo de la konstelacio Oriono. La Zono klare videblas en la mezo.

La tri steloj kiuj konsistigas la zonon estas Zeto Oriona (ζ Ori), ankaŭ konata kiel Alnitak; Epsilono Oriona (ε Ori), ankaŭ konata kiel Alnilam; kaj Delto Oriona (δ Ori), ankaŭ konata kiel Mintaka. Malgraŭ la ŝajna laŭlinieco, la tri steloj fakte tre malproksimas reciproke: Alnitak malproksimas 820 lumjarojn de Tero, Alnilam 1340 kaj Mintaka 915.

Videblo

La laŭlinia situo de la tri helaj steloj estas utila helpilo por rekoni la konstelacion Oriono, vintre en la norda duonsfero kaj somere en la suda duonsfero.

Pro la situo tuj sude de la ĉiela ekvatoro, la Zono de Oriono plene videblas el ĉiuj punktoj sur la supraĵo de Tero, krom la norda poluso, kie ĝi ĉiam situas ĉe la horizonto. Pro la precesio de la ekvinoksoj, la Zono plu pliproksimiĝas al la ĉiela ekvatoro; pasintece, ĝi situis rimarkinde pli sude ol nun.

Multaj antikvaj popoloj el pluraj terpartoj menciis la Zonon de Oriono. La ĉinoj nomis ĝin San Xing (la "tri steloj"), kaj donis al la unuopaj steloj la nomojn stelo de prospero, stelo de bonŝanco kaj stelo de longviveco. Kaj katolikaj homaj mencias "tri reĝoj".

Tags:

GigantoKonstelacioOriono (konstelacio)Oriono (mitologio)StelaroStelo

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

FrandzadoUrinadoMiyoshi EtsuoT2003MoskvoSvislandoMonda Basbala-Molpilka Konfederacio(11735) 1998 KN56ManĝaĵoDua mondmilitoMontreux VDJohann Damascen von KleimayrnBeverly Hills ChihuahuaWhatsAppWi-FiAnglio2010-aj jarojWorldometerKobolo197340Timothy LearyBirki-Veliki (stacidomo)KontraŭknaloSeksa pozicioL. L. ZamenhofFranca respublika kalendaroAsteroidoDVjetnamioIslama kalendaro9Partio (politiko)21-a de martoBjørnstjerne BjørnsonSalvadoroVortaro esperanto svahilaBudhisma kalendaroĈeĥioFeroPokeroHomaj rajtojListo de historiaj eventojApollo 11Sega SaturnEgiptoKonstantinopoloFret SNCFKonĝuMirpurListo de landoj laŭ loĝantaroJoe BidenMeksikoGooglePenafielVjetnama militoJudgment at NurembergItala lingvoBui Quoc HuyProsíčkaTagoj en historioJapana lingvoKeltojFrancioĈefurboDikarya28-a de septembroBestisma Partio kun la Medio15-a de novembroTero🡆 More