Wolbachia aŭ Volbaĥio estas genro de bakterioj, kiuj parazitas krabojn, ĥeliceruloj (Chelicera), kaj precipe la insektojn, sed ankaŭ kelkajn fadenvermojn.
Laŭ kalkuloj, ĉ. 18-30% de la insektoj estas infektita. La infektado de Wolbachia okazas tra la ovoĉelo en la mastrobesto.
La volbaĥio-specioj povas transformi la bestojn konvene al siaj bezonoj, ili kapablas do ekz.:
Pro la supre menciitaj, la volbaĥio-specioj baze influas la populacio-dinamikon de la insektoj kaj eĉ do influas ties evoluon.
Volbaĥia infektado okazas ankaŭ en la fadenvermoj, inter alie en la specioj de la afrika Onchocerca, kiuj estas la plej gravaj infektaj bestoj de la homo kaj bovo en la tropika Afriko. Tion oni povas trakti per uzo de antibiotikoj, ĉar la rilato inter la bakterio kaj vermo estas simbioza.
Laŭ sciencaj publikaĵoj de 2007, la volbaĥio eĉ transdonas genojn al la insektoj (oni trovis tutan genomon en la Drosophila ananassae, laŭ Science).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Wolbachia, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.