La Virina Universitato Ewha (angle Ewha Womans University , koree: 이화여자대학교, hanje: 梨花女子大學校) estas privata virina universitato en centra Seulo, Sud-Koreio.
Ĝi estas la plej granda virina eduka instituto de la mondo.
Virina Universitato Ewha | ||
---|---|---|
privata universitato • virina universitato | ||
moto | 眞 · 善 · 美 | |
Informoj | ||
fondodato | 1886 | |
fondinto(j) | Mary F. Scranton vd | |
Situo | ||
Geografia situo | , 126° 56′ 42″ O 37.5625126.94537° 33′ 45″ N, 126° 56′ 42″ O | |
lando | Sud-Koreio | |
urbo | Seulo | |
retejo | [[1] Oficiala retejo] | |
Listoj | ||
membro de | ||
• Korean Council for University Education • KESLI Consortium vd | ||
filioj | ||
• Ewha Womans University Medical center vd | ||
| ||
| ||
| ||
"Ewha" estas ĉina-korea esprimo por "pira floro". Oni elektis la anglan esprimon "Womans" por la universitato, sed forlasis (forgesis?) aldoni la apostrofon (Woman's), kiu apostrofa formo (kaj neplurala formo de woman) estis kutima tiutempe en la angla lingva areo.
La historio de la universitato reiras al misiona lernejo de Mary F. Scranton por junulinoj. Tiu lernejo (komence en ŝia propra domo) akceptis la unuan lernantinon la 31-an de majo 1886. La lernejo ekis mezlernejajn kursojn en 1910, kaj profesiajn kursojn por virinoj en 1925. Rekte post sendependiĝo de Koreio en 1945, la lernejo ricevis permeson por iĝi universitato. Ĝi estis la unua sudkorea universitato oficiale organizita.
Nur ekde 2003, la universitato akceptas edziniĝintajn virinojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Virina Universitato Ewha, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.