D-ro Vincenzo MUSELLA (naskita la 27-an de aprilo 1894; mortinta en 1973) estis itala, blinda profesoro pri beletristiko kaj filozofio en ŝtataj liceoj por vidantoj.
Musella, kiu esperantistiĝis jam antaŭ la unua mondmilito, havis diplomon por supera instruado de Esperanto. Li gvidis kursojn en Napolo kaj verkis propagandajn artikolojn. Dufoje li gajnis la premion de itala literatura konkurso, esperantigante novelojn de Boccaccio. Li estis kunlaboranto de Heroldo de Esperanto kaj preparis originalan aldonon al „Plena Vortaro“.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vincenzo Musella, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.