Vilmos Fuchs , laŭ hungarlingve kutima nomordo Fuchs Vilmos estis hungara geologo, inĝeniero, apotekisto, korespondanta membro de Aŭstria Scienca Akademio (1848).
Vilmos Fuchs [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1802 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1853 en Beogrado.
Vilmos Fuchs frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Lemberg. En 1819 li eklaboris en apoteko en Lőcse. Li akiris farmacian-kemian diplomon en Vieno en 1829, poste inĝenieran diplomon pri minado kaj metalurgio en Selmecbánya en 1834. Post siaj studoj li havis postenon en diversaj minejoj, fine li estis ĉefkonsilisto en Selmecbánya. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis postenon en la ministerio, eĉ li establis uzinon pri pulvoj, tial post falo de la revolucio li devis rifuĝi. Ekde 1851 li gvidis la minadon en Serbio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vilmos Fuchs, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.