Viena valso estas subkategorio de la danco valso.
Kiel ĉiuj valsoj temas pri socia kaj sporta danco, kiu tradicie danciĝas en paro de virino kaj viro (sendepende de seksaj inklinoj aŭ memidentiĝo, ĉar ĉi-tie ne temas pri sekso, sed pri socia konvencio de dancado). La viena valso estas unu el la normaj dancoj de la monda dancprogramo. Je proksimume 60 taktoj ene de unu minuto (ekvivalenta al 180 batoj po minuto), kalkulante laŭ taktoj ĝi estas la plej rapida danco en la monda dancprogramo. Sekve ĝi ankaŭ pli rapidas ol aliaj variaĵoj de valso, plej noteble la Malrapida aŭ Angla valso kaj la Franca valso.
La viena valso kutime konsideriĝas tre eleganta kaj nobla danco taŭgaj por festoj de geedziĝo aŭ por socie altrangaj baloj kiel la Viena opereja balo. Ĝi populariĝis en la Viena Kongreso de 1815 kaj komence sentiĝis tre avangarda, por iuj konservativuloj eĉ rigardata kiel "revolucia". Intertempe ĝi konsideratas simbolo de burĝeco kaj de konservativeco, kvankam ĉiuj dancantoj daŭre sentas la vivĝojon, kiun disradias ĝia rapida takto kaj la elegantaj turniĝoj de la paroj.
Tre tipa muzikaĵo por dancado de viena valso estas la valso La blua Danubo de Johann Strauss, aŭdebla per kesto dekstre.
La filmo “Vienaj valsoj” farita de Alfred Hitchcock en 1934, prezentas la fantazian version de la apero de la valso La blua Danubo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Viena valso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.