Vejkinsulo (angle Wake Island) estas atolo en Nord-Pacifiko apartenanta al la Usonaj Malgrandaj Insuloj.
Vejkinsulo | ||
---|---|---|
Flago | Blazono | |
atolo • insula areo de Usono • Ne-enkorpigitaj teritorioj [+] | ||
Akvejo | Pacifiko | |
Koordinatoj | , 166° 38′ O 19.3166.6333333333319° 18′ N, 166° 38′ O | |
Plej alta punkto | ? [+] | |
- alteco | 6 m [+] | |
Plej malalta punkto | Pacifiko [+] | |
Areo | 7,1 km² (710 ha) [+] | |
Loĝantaro | 100 [+] (2017) | |
Horzono | UTC+12:00 [+] | |
Poŝtkodo | 96898 [+] | |
Vejkinsulo | ||
Vikimedia Komunejo: Wake Island [+] | ||
Pretendas ĝian posedon la respubliko Marŝala Insularo, kiu situas proksime (sude). La nomo de la insulo en la marŝala lingvo estas Eneen-Kio.
Ĝi estas vulkan-devena atolo kaj situas je du-triona distanco de Havajo al Marianinsuloj.
La maro dividas ĝin, precipe ĉe alta tajdo, en tri partojn, la V-forma Vejk-Insulo (striktasenca) kaj la plilongigaĵoj de ties brakoj, Vilks-Insulo (angle Wilkes Island, sude) kaj Pil-Insulo (Peale Island, norde).
Je la 20-a de oktobro 1568 hispana ekspedicio sub Álvaro DE MENDAÑA DE NEYRA trovis "malaltan nudan insulon de ĉirkaŭ 8 leŭgoj de periferio" kaj nomis ĝin laŭ Sankta Francisko (hispane San Francisco). En 1796 britoj ĝin vizitis kaj nomis laŭ kapitano William Wake. En 1841 la usona mar-armeo okaze de vizito nomis la du malpli grandajn insulojn laŭ Titian PEALE (civilulo) kaj leŭtenanto Charles WILKES.
Je la 17-a de januaro 1899 Usono aneksis la insulon.
En 1935 aviad-kompanio Pan American Airways konstruis aerodromon kaj vilaĝeton kiel bazon por flugoj inter Usono kaj Ĉinio; ĝi restis ĝis la unua japana aer-atako dum la Dua mondmilito.
Dum la milito Japanio konkeris la insulon kaj tenis ĝin ĝis la fino de la milito.
La aerodromo estas plu utiligata por armeaj flugoj kaj teknikaj krizoj; estas ĉirkaŭ 700 alteriĝoj jare. De 1974 Usono uzas la insulon kiel testejon por raketoj (kontraŭ-raketaj bataliloj, re-enatmosferiĝo).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vejkinsulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.