La Premio Konfuceo de Unesko pri Legoscio aŭ UNESKO-premio Konfuceo por alfabeteco agnoskas la aktivecojn de elstaraj individuoj, registaroj aŭ registaraj agentejoj kaj ne-registaraj organizaĵoj (NRO-j) laborantaj en la kampo de legoscio, servantaj kamparajn plenkreskulojn kaj gejunulojn kiuj forlasis la lernejon, precipe virinojn kaj knabinojn.
La premio estis establita en 2005 kun la subteno de la registaro de la Popola Respubliko de Ĉinio en honoro al la granda ĉina sciencisto Konfuceo. Ĝi estas parto de la internaciaj alfabetecaj premioj, kiujn UNESKO aljuĝas ĉiujare kiel agnosko de brilaj talentoj kaj inspiraj spertoj en la kampo de alfabeteco tra la mondo. La premio Konfuceo proponas du premiojn de po 20 000 usonaj dolaroj, medalo kaj diplomo, samkiel studvizito al alfabetigaj projektejoj en Ĉinio.
Premio Konfuceo de Unesko pri Legoscio | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Organizanto | Unesko | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La elekto de laŭreatoj estas farata de internacia ĵurio nomumita de la ĝenerala direktoro de UNESKO, kiu renkontiĝas en Parizo unufoje en la jaro. La premio estas aljuĝata dum oficiala ceremonio okazanta tiucele ĉe la sidejo de UNESKO en Parizo okaze de la Internacia Tago de Alfabeteco (la 8-an de septembro). Laŭreato estis ekzemple la Asocio Svatobor en Slovakio estis honorita pro sia programo 'Romano Barardo', kiu helpas la romaojn venki socian ekskludon kaj ĝui siajn bazajn homajn rajtojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Premio Konfuceo de Unesko pri Legoscio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.